Walther Meissner
Walther Meissner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Walther Meißner | |||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1882 en Berlino | ||||
Morto | 16-an de novembro 1974 (91-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Teknologia Universitato Munkeno Humboldt-Universitato en Berlino Teknologia Universitato Berlino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto inĝeniero universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Max Planck vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fritz Walter MEISSNER (Berlino, 16-a de decembro 1882 - Munkeno, 16-a de novembro 1974) estis germana fizikisto.
Meissner studis en Berlino maŝinkonstruadon kaj fizikon estante lernanto de Max Planck. Post tiuj studoj li eklaboris en la Physikalisch-Technische Reichsanstalt.
Ekde 1922 ĝis 1925 li konstruis la trian plej grandan likvigilon de heliumo de la mondo. En 1933 li malkovris la nomitan Efiko Meissner, nome la malapero de ĉia magneta kampo en la interno de superkonduktoro. Unu jaron poste li estis nomumita direktoro de la departemento de teknika fiziko en la Teknologia Universitato Munkeno. Post la Dua Mondmilito li estis elektita la unua prezidanto de la Sciencakademio de Bavario. En 1946 li iĝis direktoro de la unua dividaĵo de la komisiono de esplorado de la Akademio pri fiziko je malaltaj temperaturoj. La laboratorioj en kiuj li laboris estis en la urbo Herrsching am Ammersee ĝis 1965, kiam ili estis translokigitaj al Garching. Walter Meissner mortis en Munkeno en 1974.