Schwende AI
Schwende | |
---|---|
distrikto de Svisio • komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Interna |
Distrikto | En Kantono Apencelo Interna la komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj |
Koordinatoj | 47° 18′ 0″ N 9° 26′ 8″ O / 47.30000 °N, 9.43556 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 0″ N 9° 26′ 8″ O / 47.30000 °N, 9.43556 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2104 |
Areo | 57,5 km² |
Alteco | 838 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9057 |
Komunumkodo | 3105 |
Schwende estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 2104 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Schwende situas norde kaj oriente de la monto Säntis, kies kulmino kun alteco de 2502, kiu situas sur la komunuma limo kun Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano, estas la plej alta punkto de la komunumo kaj la tuta kantono. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Schwende, Wasserauen, kaj partoj de la vilaĝoj Weissbad kaj Apencelo. Sur la teritorio de la komunumo ankaŭ situas la montarlageto Seealpsee.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto kaj komunumo Schwende limas en nordo al Apencelo, en oriento kaj sudo al Rüte, en sudokcidento al Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano, en okcidento al Hundwil, kaj en nordokcidento al Gonten.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Schwenden atingeblas per la etŝpura trajnlinio de la Apencelaj Fervojoj, kiu finiĝas malantaŭe en la valo en Wasserauen. De Wasserauen aertelfero kondukas al Ebenalp, de kie somere en bela piedmarŝo atingeblas relative facile la kulmino de Säntis.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la kavernoj Wildkirchli apud Ebenalp estis trovitaj ŝtonaj iloj de neandertaloj el la paleolitiko, kiuj pruvas, ke jam antaŭ jarmiloj en Schwende vivis homoj.
Apud la preĝejo de Schwende situis en mezepoko turo, kiu supozeble estis la sidejo de la Senjoroj de Doppelstein, ministranoj de la Abato de Sankt-Galo. Laŭ la legendo la civitanoj de Schwende detruis la turon, kiu kaŭzis la Apencelajn Militojn.
La distrikto-komunumo estis fondita en la jaro 1873 el la samnoma rodo, kiu estiĝis supozeble inter 1204 kaj 1220. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo pri Schwende en la retejo de la kantono Arkivigite je 2011-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Schwende en la Historia Leksikono de Svislando
|