Wełna
Aspekto
Wełna | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Pollando |
Longeco | 118 km |
Fluo | |
Fonto | proksime de Gniezno |
- Koordinatoj | 52° 30′ 52″ N, 17° 38′ 18″ O (mapo)52.51444444444417.638333333333 |
Enfluejo | ĉe Oborniki en la riveron Varto |
- Koordinatoj | 52° 38′ 39″ N, 16° 48′ 17″ O (mapo)52.64416666666716.804722222222 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Janowiec Wielkopolski, Wągrowiec kaj Rogoźno |
La rivero Wełna (jen pole, prononco [VEŬna], germane Welna, ankaŭ Kleine Warthe) situas en la provinco aŭ historie vojevodio Grandpollando de Pollando. Ĝi estas dekstra alfluanto de la rivero Varto, kun longeco de 118 kilometroj kaj basena areo de 2.635 km². Ĝia fonto estas proksime de Gniezno, dum sia vojo ĝi pasas tra Janowiec Wielkopolski, Wągrowiec kaj Rogoźno, kaj fine apud Oborniki ĝi enfluas en la riveron Varto.