Weidling
Weidling | |||
---|---|---|---|
katastra loĝloko de Aŭstrio loĝloko eksa municipo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3400 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 258 () [+] | ||
Loĝdenso | 223 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 16° 19′ O (mapo)48.29055555555616.308611111111Koordinatoj: 48° 17′ N, 16° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 196 m [+] | ||
Areo | 14,63 km² (1 463 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Weidling (Klosterneuburg) [+] | |||
Weidling [Vajdling] estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo, germane Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio, kun ĉirkaŭ 4,500 loĝantoj. Poŝtkodo: 3400. Vilaĝestro: Martin Trat (ÖVP), retadreso: heuriger@trat-wiesner.at
Geografio
[redakti | redakti fonton]La katastrala areo de 16,5 km² situas ĉe la Weidling-rivereto kaj estas ĉirkaŭataj de montetoj kaj montoj kiel Buchberg [Buĥberg], Haschberg [Haŝberg], Leopoldomonto, Kahlenberg (Vieno), Exelberg [Ekselberg] aŭ Hermannskogel.
Historio
[redakti | redakti fonton]La stratoloko Weidling kreiĝis ĉe la kuniĝo de Weidling-rivereto kun Rotgraben-rivereto. La unua mencio de la nomo "Widenice" [Videnice] de la slava nomo por "Waldbach" [Valdbaĥ], signifas arbarorivereto, devenas el la jaro 1108. Weidling estis en la 19-a jarcento konata kurac- kaj ripozloko kiel ŝatata somera feriejo. Sekve tio ekzistas multaj vilaoj el la 2-a duono de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ekzistis eĉ ekde la jaro 1908 ĝis 1919 inter la stacidomo Weidling (en Klostronovburgo) kaj Weidling 3,7 km longa konekto kun trolebuso. Tiu ĉi linio estis unu el unuaj trolebusentreprenoj en Aŭstrio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- De 1403 ĝis 1407 estis konstruita gotika kapelokonstruaĵo, al kiu en 1831 aldoniĝis pli grandigita longdomo, kirkoturo kaj sakristio, kiuj formis la nunan paroĥan katolikan preĝejon "Sanktaj Petro kaj Paŭlo". Admirinda estas la modernaj vitrofenestroj kun la figuraĵoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.
- Multaj vilaoj, kiel la vilao Olbricht [Olbriĥt] kun mitologia reliefogrupo konstruita en 1899.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Katolika preĝejo "Sanktaj Petro kaj Paŭlo" en Weidling.
-
Restoracio Trat estas ege ŝatata de eminentuloj.
-
Vilao Olbricht kun mitologia reliefogrupo konstruita en 1899.
-
Kasteleto de la eldonisto de "Klosterneuburger Zeitung" Neumann.
-
Modelo de vinpremilo en la vinloko Weidling.
-
Elrigardo de la Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo al Weidling.
-
Iama gastejo kaj kinejo, poste iama superbazaro.
- Retejo de Klostronovburgo, germane