Werner Fuß
Werner Fuß | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 22-an de januaro 1943 en Ebingen | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Loĝloko | Munkeno | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Werner Fuß (prononco [VERna FU:S], naskiĝis la la 22-an de januaro 1943 en Ebingen (kiu ekde la jaro 1975 estas la plej granda parto de la tiam kreita urbo Albstadt), do nun 81-jara - estas germana fizikisto kaj esperantisto. Post la mezlerneja finekzameno en 1962, li studis kemion en la universitato de Tübingen ĝis 1964 kaj la universitato de Munkeno ĝis 1966, kaj diplomiĝis en novembro 1966. Poste li doktoriĝis en la universitato de Munkeno kaj ekde 1970 la universitato de Frankfurto pri orpitalsinsekvo de borkombinaĵoj, kaj sukcese defendis la doktorigan tezon en julio 1971. Ekde 1972 li laboris kiel scienca kunlaboranto de la Max-Planck-Instituto pri Kvantuma Optiko en Munkeno, kaj aparte fokusiĝis pri kemiaj laseroj kaj kemiaj aplikadoj de laseroj. En la 69-a Germana Esperanto-Kongreso de majo 1991, kiu okazis en Munkeno kaj traktis la temon "scienco kaj tekniko en Esperanto" li kontribuis per altnivela esperantlingva faka prelego pri la temo de "laseraplikoj en fotokemio". Li estas regula kunlaboranto de la revuo Monato.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Kongreslibro de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso, "100 jarojn Esperanto en Munkeno", paĝo 14
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]- anonco pri esperantlingva prelego de li pri "fina deponado de forte radioaktiva rubo" el decembro 2014 en Munkeno (la reteja anonco estas germana)