Saltu al enhavo

Werner Rockstuhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Werner ROCKSTUHL (naskiĝinta en 1935 je Tüngeda) estas germana faklibra verkisto pri la historio de Turingio.

Specialisto estas li pri la evoluo de pivotaj muelejoj en Turingio kaj fakulo pri iamaj mezur-unuoj. Kun la filo Harald Rockstuhl li elfaris plurajn librojn.

En plurvoluma kroniko pri la vilaĝo Tüngeda centras ofte la eklezia historio. Rockstuhl mem ekde la 1940-aj jaroj engaĝiĝis en la loka eklezikomunumo. Profesie estas li ekzamenita agrikulturisto kaj deĵoris kiel pedagogo pri inĝenierado ĉe lernejo en Behringen. Multajn jarojn li respondecis pri plibonigo de planto-bredado en la kolĥozo de Behringen.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • kun Harald Rockstuhl: Handbuch – Alte Thüringische, Preußische, Sächsische und Mecklenburgische Maße und ihre Umrechnung, 1997, ISBN 978-3-929000-94-8
  • kun Harald Rockstuhl: Die Geschichte der Bockwindmühle Tüngeda 1840-2001 sowie der Windparks Wangenheim/Hochheim und Wiegleben 1999 - 2001, 2000, ISBN 978-3-934748-16-3
  • kun Harald Rockstuhl: Chronik der Gemeinde Tüngeda von den Anfängen bis 1871, volumoj 1+2, 2005, ISBN 978-3-937135-73-1
  • Chronik der Gemeinde Tüngeda 1871 - 1945, volumo 3, 1998, ISBN 978-3-929000-74-0
  • Chronik der Gemeinde Tüngeda 1945 - 1953, volumo 4, 2007, ISBN 978-3-938997-85-7
  • Geschichte der Tüngedaer Jesus-Kirche, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2024, ISBN 978-3-95966-730-2
  • kun Helga Rockstuhl (edzino) kaj Harald Rockstuhl: Chronik der Gemeinde Tüngeda 1954-1975, volumo 5 (eldoniĝo antaŭvidata por 2025)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]