Wesertal - prononco [VE:zata:l:] - estas komunumo en Germanio, ekestinta komence de la jaro 2020 el la antaŭe najbaraj komunumoj Wahlsburg kaj Oberweser. La nomo Wesertal jam estas klara aludo al tio ke la komunumo situas borde de la rivero Weser. La loĝloko(j) troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia landoHesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5110 loĝantojn. Wesertal havas areon de 52,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km². Al la komunumo interalie apartenas la loĝlokoj Gieselwerder, la administra sidejo, kaj Lippoldsberg.
La nova komunumo je tri kvaronoj limas al la najbara federacia landoMalsupra Saksio kaj krome nur sudokcidente limas al la vasta arbaro Reinhardswald - al aliaj komunumoj de Hesio ne estas rektaj limoj. Sed la komunumo Reinhardshagen situas iom pli sude, kaj la komunumoj Bad Karlshafen, Hofgeismar kaj Trendelburg iom pli okcidente, trans la arbaro.