Saltu al enhavo

Randa

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wildi (Randa))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Randa (stacidomo).
Randa
Blazono de Randa
Blazono de Randa
Blazono de Randa
Vilaĝocentro de Randa
Vilaĝocentro de Randa
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 6′ 1″ N 7° 47′ 0″ O / 46.10028 °N, 7.78333 °O / 46.10028; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 46° 6′ 1″ N 7° 47′ 0″ O / 46.10028 °N, 7.78333 °O / 46.10028; 7.78333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 384 (2007)
Areo 54,51 km²
Alteco 1406 m super marnivelo
Poŝtkodo 3928
Komunumkodo 6287
Mapo de Randa
Mapo de Randa
Situa mapo de Randa
vdr

Randa estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de kantono Valezo, ĉirkaŭ 128 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo, ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Bern, kaj ĉirkaŭ 158 km (birdfluge) sude de Zuriko.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Randa situas en la valo de la rivero Matervispa, aŭ Matter Vispa, ĝia kulmino estas monto Dom, kiu alteco de 4545 metroj estas unu el la plej altaj montopintoj de Svislando kaj la plej alta monto, kiu situas komplete sur svisa teritorio. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Randa la vilaĝoj Wildi, Lerch kaj Attermänze.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 54,51 km², de kiuj 8,9% estas kovritaj de arbaro, 7,2% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. Pli ol 80% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Randa limas en nordo al Oberems kaj St. Niklaus VS, en oriento al Saas-Fee, en sudo al Täsch, kaj en okcidento al Ayer.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 213, kiu finiĝas iomete pli sude en Täsch. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Zermatt al Disentis.

La unua dokumenta mencio de Randa datiĝas el la jaro 1305 jam sub la hodiaŭa nomo. De la 13-a jarcento ĝis 1552 Randa apartenis al la majorejo Naters kaj poste al la samnoma kastlanejo. Poste ĝi formis kun Täsch apartan kastlanejon de la majorejo kaj libertribunalo Sankt Niklaus. Ekzistas kamparana gildo, kiu fondiĝis en la jaro 1593. En la jaro 1798 Randa fariĝis memstara komunumo.[3]

Montofalo de Randa

[redakti | redakti fonton]

La 18-a de aprilo 1991, grava terglito okazis apud Randa, kaj dua okazis 9-an de majo de sama jaro. Pluraj domoj estis detruitaj kaj bestoj mortigitaj en vilaĝeto Lerch. La vojo al Zermatt kaj la fervojo estis blokitaj.

La damaĝoj kostis 80 milionojn da svisaj frankoj

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]