Saltu al enhavo

Wilhelm Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Wilhelm HOFFMANN (naskiĝinta la 12-an de julio 1777 en Vajmaro, mortinta samloke la 21-an de septembro 1859 estis germana eldonisto kaj librovendisto.

Estante filo de eldonisto, li estis konfirmita en 1792 de Johann Gottfried Herder kaj eniris la patran librovendistan kaj eldonejan entreprenon en la sama jaro. En 1794 li komencis kvinjaran lernperiodon en la Schöpf-librejo en Zittau kaj jam en 1797 estis promociita al komizo pro bonaj rezultoj. Dum sia lernperiodo li estis membro de amatora teatro de Zittau.

Fine de sia lernperiodo, Hoffmann eniris la entreprenon de la Bohn-librejo en Hamburgo en 1800, poste revenis li Vajmaron en 1802 por labori en la patra entrepreno. Unu el liaj unuaj modernigoj estis la enkonduko de specimena sendado, kio konsiderinde plibonigis la kvanton de la venditaĵoj. La 24-an de decembro 1808 Hoffmann edziĝis al Elisabeth Cronrath, kiu devenis el rejnlanda familio. La 8-an de novembro 1809 Hoffmann estis nomumita dukkortega librovendisto. En 1811 naskiĝis la unua filino (mortinta en 1826). En 1814 li fariĝis membro de la defendtaĉmento en Vajmaro kaj estis ĉefo de la bataliono ĝis ĝia dissolvo en 1818. En la antaŭkristnaska vespero de 1815 li starigis la unuan publikan ornamitan kristnaskan arbon en Germanujo, por malriĉaj infanoj. En 1818 naskiĝis la filo Carl. En la 1820-aj jaroj Hoffmann servis al duko Karlo Aŭgusto kiel peranto de sekretaj poŝtaĵoj. Por tiuj kaj aliaj servoj li ricevis la Oran civilan medalon en 1825; en la sama jaro li ricevis la honoran titolon Kommissionsrat.

Post la morto de Kotzebue en 1819, li transprenis ties fakgazeton Literarisches Wochenblatt. Li fondis la ĵurnalon Weimarische Zeitung en 1832, kiun li eldonis ĝis 1853 (eldonkvanto en 1848: 2000 ekzempleroj); la eldonagado inkluzivis ankaŭ verkojn de lokaj verkistoj (ekz. de Herder kaj Wieland). Ankaŭ la unua adresaro de Vajmaro aperis ĉe Hoffmann en 1839. Hoffmann plurfoje agis kiel organizanto de monkolektoj por bonfaraj celoj; ekzemple, en 1848 li kolektis 700 talerojn por konstrui lernejon en Schöndorf apud Vajmaro. En Weimar li estis membro de la tiea framasona loĝio Anna Amalia zu den drei Rosen.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Fink, Fritz: Nebenfiguren der klassischen Zeit in Weimar, Fritz Fink Verlag, Vajmaro 1937, p. 119–138.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]