Saltu al enhavo

Wilhelm Middendorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Middendorff
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1793 (1793-09-20)
en Brechten
Morto 27-an de novembro 1853 (1853-11-27) (60-jaraĝa)
en Keilhau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Dietrich Heinrich Middendorff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johann Wilhelm MIDDENDORF (naskiĝinta la 20-an de septembro 1793 en Dortmund-Brechten, mortinta la 27-an de novembro 1853 en Rudolstadt-Keilhau) estis germana pedagogo.

Wilhelm Middendorff ĉ. 1847; pentris August Lieber

Estante filo de farmisto li frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo. Poste li studis teologion ĉe la universitato de Jena kaj en Berlino: tie li emis aŭskulti prelegojn de Fichte, Neander kaj Schleiermacher. Friedrich Ludwig Jahn mem lernigis al li gimnastikadon kaj amikecon li havis kun Justinus Kerner kaj Gustav Schwab. Samlandano prezentis lin antaŭ la militkonsilisto Hoffmeister, patro de la unua edzino de Friedrich Fröbel. En printempo de 1813, Middendorf aliĝis al la libera korpuso de Lützow: tie li konatiĝis kun la postaj instru-kolegoj Friedrich Fröbel kaj Heinrich Langethal. Middendorf iĝis efika realigisto de reformpedagogiaj ideoj.

En Keilhau li komencis en 1817 eldoninte en 1824 la libron Die Feier des Christfestes in Keilhau. Edziĝis li du jarojn poste al Albertine Fröbel, nevino de Friedrich Fröbel. Ŝi naskis sep infanojn. En 1831 transprenis kun Heinrich Langethal kaj Johannes Arnold Barop la estradon de la instituto je Keilhau.

En 1835 li iris kun la bofratino Elise Fröbel al Willisau por apogi Fröbel en ties svisaj pedagogiaj misioj; reveno al Keilhau estis en 1839 kaj jaorn poste li fondis kun Fröbel la unuan infanĝardenon en Germanujo. En 1848 li verkis la skribaĵon Die Kindergärten. Bedürfnis der Zeit, Grundlage einigender Volkserziehung. Ĝi prezentiĝis antaŭ la Nacia Asembleo. Post la morto de Fröbel (1852) li dum kelka tempo sole gvidis la lernejon en Keilhau helpite de la dua edzino de Fröbel, Luise Fröbel.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • A. Diesterweg: Pädagogisches Jahrbuch für 1855, p. 20–29
  • Dieter Höltershinken: Von Spielen, Liedern und Gebeten für den Kindergarten. Wilhelm Middendorff – ein vergessener Pädagoge. Bochum/Freiburg i.Br.: Projekt-Verlag 2010 ISBN 978-3-89733-208-9

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]