Wilhelm Wittbrodt
Wilhelm WITTBRODT, nask. la 8-an de novembro 1878 en Arendsee (hodiaŭ komunumo Nordwestuckermark), distrikto de Prenzlau (hodiaŭ distrikto Uckermark); mortis la 12-an de majo 1961 en Berlin-Neukölln), estis reformpedagogo, direktoro de unu el la sekularaj Rütli-lernejoj en Neukölln (urboparto de Berlino), social-demokrata politikisto kaj germana esperantisto, prezidanto kaj „Honora Membro“ de Esperanto-Ligo Berlin (ELB), membro de ILEI kaj delegito de UEA.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Edukiĝo – sperto pri milito - politikaj decidoj
[redakti | redakti fonton]Wittbrodt trapasis la instruistan seminarion en Prenzlau, instruis en diversaj lernejoj de la regiono kaj translokiĝis kun sia familio en 1907 al la urbo Rixdorf (ekde 1912 Neukölln, ekde 1920 distrikto de Berlino), kie li estis dungita de la baza lernejo ĉe Hermannplatz. En Krausnick en Unterspreewald li edziĝis en 1905 al la filino de la forstisto Frieda Dorn (nask. 1879).
Li eklernis Esperanton en 1910 post prelego en la instruista asocio de Berlin-Neukölln. En 1914 la Berliner Esperanto-Anzeiger (Esperanto-Informilo de Berlino) menciis lin kiel prezidanto de la grupo de Neu-Kölln. oficejo estis lia loĝejo en Anzengruberstraße 3 kaj kunvenejo la ĉambro por unuiĝoj en Ratskeller Neukölln.
Dum la unua mondmilito li estis soldato kaj sekve abomenis la militon. En 1918 li fariĝis membro de la socialdemokrata partio (SPD), deputito de la urba distrikto (1918-1928) kaj membro de la Asocio de socialistaj instruistoj (Verband sozialistischer Lehrer). En 1927 kaj 1928 li estis deputito en la urba parlamento. En 1929 li malaliĝis de SPD pro ĝia jeso al konstruado de novaj kiras-ŝipoj kaj pro la konkordato de la Vatikano kun Prusujo, regata de socialdemokratoj.
Direktoro de la Rütli-lernejo kaj Esperantoinstruisto
[redakti | redakti fonton]De 1920 Wittbrodt instruis en la 31-a sekulara lernejo en Rütli-strato en Neukölln, kies direktoro li fariĝis en 1925. La lernejo fariĝis unu el la reform-pedagogiaj Rütli-lernejoj, kie oni ne aplikis la malnovan aŭtoritatan lernejan sistemon. Anstataŭ la klasoj ekestis vivkomunumoj (Lebensgemeinschaftsschule). La instruisto fariĝis „amiko de la infanoj". Wittbrodt zorgis speciale pri naturscience-teknika orientiĝo de la lernejo kaj pri soicala lernado. Li subtenis la inkludon de la gepatroj en la vivon de la lernejo kaj en la instruadon. La lernejstrikoj en 1930 kaŭzis konflikton pri lojaleco al la administracio kaj al la gepatroj ĉe Wittbrodt. „Finfine Wittbrodt prenis la partion de la gepatroj kaj de la infanoj de sia lernejo."[1]
En la lernejo de Wittbrodt ekzistis multaj laborgrupoj de infanoj - unu el ili estis la Esperanto-grupo, kiun li gvidis kaj instruis. Kiam en septembro 1920 okazis en Berlino la Reichsschulkonferenz (Regna Lernejkonferenco), al kiu estis direktita peto pri enkonduko de Esperanto-instruado en la germanaj lernejoj, Wilhelm Wittbrodt kun 22 infanoj prezentis Esperanto-lekcion antaŭ konferencaj membroj. Tiajn provlecionojn li ankaŭ prezentis antaŭ aliaj ekspertaroj.
Li ankaŭ estis membro de la Berlinaj Esperanto-Instruistoj kaj de ILEI kaj de 1924 delegito de Universala Esperanto-Asocio. Fine de la 1920-aj jaroj li elektiĝis vic-prezidanto de la Pedagogia Internacio, instruista asocio, kiu havis social-demokratan tendencon. Lia Esperanto-grupo nun kunvenis en la Rütli-lernejo.
En 1933 la lerneja eksperimento en Rütli-lernejo estis finita. De la nazioj Wittbrodt estis eligata el la ofico de direktoro en aprilo 1933 kaj maldungita kiel instruisto en 1934 laŭ la § 4 de la „Gesetz zur Wiederherstellung des Berufsbeantentums" (Leĝo pri la restarigo de la profesia ŝtata oficistaro). Per 200 Markoj monate kaj kelkaj kromlaboroj kaj privata instruado li pene perlaboris necesajn vivrimedojn kaj rimedojn por subteni sian patrinon kaj la fizikan studadon de la filo Hans Wittbrodt (1910–1991) ĉe la Teknika Universitato.
Postmilita tempo – Ĉefa Lernejkonsilanto kaj prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin
[redakti | redakti fonton]Post la milito, en printempo 1945 li fariĝis la unua Ĉefa Lernejkonsilanto en Neukölln. Li denove aniĝis al SPD kaj reprenis la Esperanto-agadon.
Li respondecis pri la novkonstruado de la kleriga sistemo en la distrikto Neukölln. Pinte de la Oficejo pri Lernejoj li zorgis pri dungo de instruistoj kaj ekzamenis ilin. Li demandis pri la stato de la lernejoj kaj la deziroj, ekzemple gruzo por la korto, forigo de bunkero sur la lernejkorto, fortransportado de municio kaj seruro por la lernejdomo. Li instigis ekspoziciojn pri la rezistado kontraŭ la nacisocialista regado kaj kaj multon alian.[2]
Baldaŭ li sin engaĝis por la Esperanto-instruado kaj por la kreo de Esperanto-organizaĵo en Berlino. En 1949 li elektiĝis kiel unua prezidanto de la nove fondita Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Lia celo estis unuecigi la Berlinajn esperantistojn en ilia agado post la dua mondmilito. Li ankaŭ fariĝis membro de la Komisiono pri Ekzamenoj de ELB. Jam en 1950 li demisiis kiel ELB-prezidanto pro internaj kvereloj.
En la tempo de la malvarma milito li denove havis malfacilaĵojn pro siaj pedagogiaj konvinkoj, nun kun la usona okupacia administrado. Li estis maldungita kaj longatempe procesis, ĉar li ne ricevis la pension, kiun li devus ricevi laŭ germana juro. La SPD lin eksigis, ĉar li alprenis la komunisman honoran titolon Merita Instruisto de la Popolo.
La Distrikta Konsulanto pri Popola Klerigo Wolfgang Schimmang poste opiniis pri tio: „Reformpedagogo kiel Wilhelm Wittbrodt, kiu jam dum la Vajmara Respubliko politike agadis por siaj idealoj ... ne estis ano de la sovetrusia socia modelo. Tamen li implikiĝis en la konkurajn tutmondajn interesojn, dume la scio, ne aparteni al tiuj, kiuj kondukis Germanion kaj Eŭropon en la abismon, estis grava dum doloris la senpovo, efektivigi idealojn."
Wilhelm Wittbrodt skribis pri tio: „Kiel simplulo mi devis elteni la konsekvencojn de la malamo kaj de la disputoj kaj de la kvereloj kaj de la kanajleco inter oriento kaj okcidento. La SPD, al kiu mi ankoraŭ apartenis, elĵetis min el la partio..Sed devis estiĝi ankoraŭ pli malbone. Oni baris mian pension... En ĉi-tiu malvarma milito inter oriento kaj okcidento neniu plu kapablas orientiĝi. Estas vere senesperiga situacio. Kiamaniere devas fariĝi Berlino, kiamaniere devas fariĝi Germanio iam ajn denove unu urbo, unu lando?"
En 1955 li fariĝis "Honora Membro" de ELB pro liaj laboroj pri la unuiĝo de la Berlinaj esperantistoj post la milito. De GEA li ricevis honorinsignon.
Wilhelm Wittbrodt estis enterigita sur la St-Jakobi-tombejo en Neukölln ĉe Hermannplatz. Lia tomboŝtono portis la surskribon „Grenzstein des Lebens nicht der Liebe“ (Limŝtono de la vivo, ne de la amo). La tombejo estis forigita dum la 1980-aj jaroj.
Memore al Wilhelm Wittbrodt
[redakti | redakti fonton]- En 1993 Heimatmuseum Neukölln (Hejmregiona Muzeo Neukölln) prezentis la agadon de Wittbrodt kaj lian signifon en la ekspozicio Die ideale Schule (La ideala lernejo).
- La 3-an de julio 1994 ELB per festkunveno en la Theodor-Storm-lernejo ĉe Hermannplatz (Hobrechtstraße 76), memorigis pri sia fondo antaŭ 45 jaroj en la sama ejo. Partoprenis la nepino de Wilhelm Wittbrodt. Prelegis Rudolf Rogler de Heimatmuseum Neukölln pri la temo: Wilhelm Wittbrodt – Fondinto de la Esperanto-Ligo Berlin – en la konfliktoj de sia tempo.
- La 3-an de julio 1999 distrikta urbestro Bodo Manegold inaŭguris dum festa aranĝo de Esperanto-Ligo Berlin okaze de la 50-a jubileo de ĝia fondo la memortabulon antaŭ la Zamenhofkverko sur la Esperantoplaco kaj Rudolf Rogler de la Hejmregiona Muzeo Neukölln prelegis pri Wilhelm Wittbrodt kaj aprezis lin kiel reformpedagogo kaj lernejkonsilisto en Neukölln kaj unua prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin.
- En 2005 la Aktives Museum laŭ mandato de la Senato kaj de Abgeordnetenhaus (Berlina Parlamento) okaze de la memoreventoj je la 60-a datreveno de la militfino en 1945 kreis ekspozicion pri la vivrakontoj de berlinaj urbaj deputitoj kaj membroj de la Magistrato, persekutitaj kaj murditaj inter 1933 kaj 1945. En ĉi-tiu ekspozicio en la urbodomo Charlottenburg kun la temo Vor die Tür gesetzt (Forpelita) oni ankaŭ memorigis pri Wilhelm Wittbrodt.[3]
- En 2013 dum la Somera Festo sur la Esperantoplaco estis montrita ekspozicio kadre de la berlina tema jaro Zerstörte Vielfalt 1933–1938 (Detruita diverseco 1933–1945) kun la titolo Ein Reformpädagoge gibt nicht auf. Das Schicksal des Rektors der Rütlischule und Esperanto-Lehrers Wilhelm Wittbrodt (Reformpedagogo ne kapitulacis. La sorto de la direktoro de la Rütli-lernejo kaj Esperanto-instruisto Wilhelm Wittbrodt).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Germana Esperantisto (GE) 8-9/1920, p. 106, GE 4-5/1922, p. 83, GE 2/1924, p. 27, GE 12/1930, p. 176, GE 10/1932, p. 164
- Rudolf Rogler: Aus Erinnerungen und Akten: Felix Kirchner und Wilhelm Wittbrodt.. En: Schulreform - Kontinuitäten und Brüche. Das Versuchsfeld Berlin-Neukölln, Band I 1912-1945, Opladen: Leske & Budrich, p. 44–47.
- Volker Hoffmann, Rudolf Rogler: Wilhelm Wittbrodt 1878–1961. En: Schulreform – Kontinuitäten und Brüche. Das Versuchsfeld Berlin-Neukölln. Hrsg.: Gerd Radde, Werner Korthaase, Rudolf Rogler und Udo Gößwald im Auftrag des Bezirksamts Neukölln, Abt. Volksbildung, Kunstamt, Band II 1945-1972, p, 251–52.
- Sand im Getriebe. Neuköllner Geschichte(n), Neuköllner Kulturverein (Hrsg.), Edition Hentrich, Berlin, 1990, 2. überarbeitete Auflage
- Volker Hoffmann, Die Rütlischule zwischen Schulreform und Schulkampf 1908-1950/51, Selbstverlag.
- Fritz Wollenberg: Wilhelm Wittbrodt – reformpedagogo kaj Esperantoinstruisto (1878–1961). En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p. 272–278.
- Esperanto-Ligo Berlin (eld): Esperanto in Berlin. (Red. Roland Schnell). Sonderausgabe – 3. Juli 1994, speciala eldono de 3-a de julio 1994. Respondeca pri la speciala eldono: Fritz Wollenberg, preparo de la fotoj: Michael Peters. Enhavo: Fritz Wollenberg: Gedanken zum Liga-Jubiläum (Pensoj pri la jubileo de la Ligo), p. 1. / La fondo de la Ligo, p. 2. / Wilhelm Wittbrodt – der erste Vorsitzende der Esperanto-Liga Berlin (1949-1950) (Wilhelm Wittbrodt - la unua prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin), p. 4–6. / Eine Esperanto-Schülerin von Wilhelm Wittbrodt erzählt. (Esperanto-lernantino de Wilhelm Wittbrodt rakontas). Aus einem Videointerview von Fritz Wollenberg mit Ilse Verdick, geb. Selchow, Hamburg 1994 (El videointervjuo de Fritz Wollenberg kun Ilse Verdick, nask. Selchow, Hamburgo 1994), p. 9–12. Dokumentoj: Das Gründungsdokument (La fonda dokumento – la protokolo de la fonda kunveno de ELB, subskribita de Eva Noeske kaj Wilhelm Wittbrodt), p. 3. / Aus Wilhelm Wittbrodts Tagebuch (El la taglibro de Wilhelm Wittbrodt), p. 7–9.
Originalaj dokumentoj (en la germana)
[redakti | redakti fonton]El la taglibro de Wilhelm Wittbrodt
[redakti | redakti fonton]La manskribita taglibro de Wilhelm Wittbrodt ekzistas en la Federacia Arkivo (Berlin-Lichterfelde) en la kategorio "Berlina historio" en la postlasaĵo de Helga Mucke Wittbrodt, ŝi estas edzino de la filo de Wilhelm Wittbrodt - Hans Wittbrodt.
„Nun, Esperanto sollte ja kinderleicht, regelmäßig und für jeden in kürzester Zeit erlernbar sein. Also versuchen wir es doch einmal. Und ich fand Freude daran. Esperanto hat mir durch die Vermittlung zu fremden Völkern viele Stunden der Erholung und Freude bereitet. Seine „interna ideo“ lag mir. Verständigung und Versöhnung, Beseitigung von Mißverständnissen, Kennenlernen, Achtenlernen und Schätzenlernen fremder Ideen zogen mich an und befriedigten mich. So verstehe ich heute nicht, daß der Osten Esperanto ablehnt. Wenn man dem Grundsatz huldigt: „Proletarier aller Länder, vereinigt Euch!“ dann muß man oder kann man doch wenigstens sich des Esperanto dazu bedienen. Ich bin fest davon überzeugt, daß Esperanto die zweite Sprache neben der Muttersprache eines jeden Menschen sein kann und sein wird. Esperanto ist heute keine „künstliche“ Sprache mehr, sondern eine „lebende“, wachsende und sich weiter entwickelnde Sprache. So habe ich denn in der Zeit als ich Lehrer und von 1925 auch Rektor der Rütlischule war, mehrere hundert Kinder an meiner Schule in Esperanto unterrichtet. Und ich glaube, ein gutes Werk damit getan zu haben. Die Kinder hatten Freundschaften mit einer holländischen, einer englischen, einer japanischen und zwei russischen Schulen (Kiew u. Taschkent) angeknüpft und fleißig mit ihnen korrespondiert. Führt und erzieht das nicht zur Völkerverständigung? Wer wirklich Völkerversöhnung will, kann Esperanto überhaupt nicht ablehnen oder er handelt aus Unkenntnis und Dummheit. Nun sagt man zwar, jeder Mensch hat das Recht eine Dummheit zu begehen, ich meine, das deutsche Volk hat dieses Recht bis zur Neige ausgenutzt. Was soll Esperanto schaden? Wenn mir das nur einer klarmachen könnte. Es kann nicht schaden, aber nützen auf jeden Fall. Also bleibe ich dabei.“[4]
El video-intervjuo kun Ilse Verdick, Esperanto-lernantino de Wilhelm Wittbrodt, 1994
[redakti | redakti fonton]Pri la Rütli-lernejo: „Ich hatte überhaupt nicht gewusst, dass es eine Versuchsschule gewesen ist und keine Ahnung davon gehabt. Ich dachte, das müsste so sein, die wären alle so. Aber als dann mein Bruder zur Schule kam und es die weltlichen Schulen nicht mehr gab - er war 9 Jahre jünger als ich - da habe ich erst gemerkt, was für ein Unterschied das war, und was er da in seiner Schule erlebt hat und was ich erlebt habe. Er sollte auch noch in meine Schule gehen. Aber es war dann zu spät. Da waren die Nazis schon an der Regierung.“
Pri la Esperanto-kurso: „... ich war an der 41./42. Schule und er (Wilhelm Wittbrodt) war in der 31./32., aber wir waren ganz dicht bei - also das war alles ein Gebäude mehr oder weniger. Wir waren ganz dicht bei ihm. Also quasi sein Büro war ungefähr so gegenüber unserer Klasse. Und eines Tages hieß es, ob nicht jemand Interesse hätte, Esperanto zu lernen ... Ich habe mich gemeldet, weil ich dachte, das wäre eine feine Sache, wenn man mit der ganzen Welt korrespondieren könnte eines Tages. Und dann hat er uns also in der Schule unterrichtet - vielleicht ein Jahr oder so ... Das war Anfang 1932.“ „... Es war kein großer Unterschied zu den heutigen Kursen z. B. in der Volkshochschule. ... Wir trafen uns in Klassenräumen, und da wurde unterrichtet. Und da waren Ältere und Jüngere ... von 12 Jahren ab bis in alle Altersstufen hinauf.“
Pri Wilhelm Wittbrodt: „Er war ein freundlicher Mensch, aber auch bestimmt ... Er hat uns seinerzeit bekannt gemacht mit russischen Kindern und zwar durch Esperanto und durch seine Beziehungen zu einem russischen Esperanto-Leiter in Kiew. Und das war das Großartige, was wir von ihm hatten.“
Pri pridemandado ĉe Gestapo ("Sekreta Ŝtat-Polico): „Und dann ging ich wieder zum Esperanto-Kursus. Und kurz danach kriegte ich eine Aufforderung von der Gestapo, mich dort mal zu melden. Da habe ich gedacht: „Menschenskind, was wollen die denn?“ Ich hatte einen furchtbaren Bammel, weil: Wir ... hatten ja in einer Gruppe immer schon ... Zettel verteilt ... mit roten Fahnen und aufgerufen gegen Hitler usw. Da haben wir angefangen, im Untergrund zu arbeiten. Ich habe gedacht: „Jetzt haben die uns schon erwischt. Wir haben kaum angefangen, da haben die uns schon erwischt.“ Nun ja, ich bin da mit Bammel hingegangen ... Na, ich komme dahin ... Da fragte man mich erstmal aus ... Und Sie korrespondieren mit Russen.“ Ich sage: „Mit einem russischen Kind, ja...“ „Sie kennen Wilhelm Wittbrodt!“ Ich sage: „Ja, das war unser Esperanto-Lehrer in der Schule.“ „Sie werden von jetzt ab nicht mehr nach Russland schreiben, denn Sie würden sowieso keine Antwort kriegen. Ihre Briefe würden an der Grenze abgefangen. Also das geht jetzt nicht mehr, das können Sie nicht mehr.“ ... Und dann sagte er mir aber noch: „... nehmen Sie auf gar keinen Fall Kontakt auf zu Wilhelm Wittbrodt!“ Ich sage: „Ne, ich habe ihn seit Jahren nicht gesehen. Was soll ich denn da.“
Pri plia vizito ĉe Wilhelm Wittbrodt: „... nach einigen Tagen bin ich doch hingegangen. Und ich weiß heute nicht, ob es besser gewesen wäre, wenn ich sofort gegangen wäre. Aber das habe ich mich denn doch nicht getraut. Ich dachte, die würden mich noch überwachen ... Und als ich an der Tür stand, und als er aufmachte und mich sah, zog er mich gleich rein in den Korridor. Und da habe ich ihm das erzählt - so ganz kurz, weil er so aufgeregt wirkte. Und da sagte er: „Weißt du was, die haben meinen Sohn abgeholt. Nun geh mal lieber gleich wieder! Wir wollen uns gar nicht lange aufhalten.“ Ich sagte: „Ist gut.“ Also, ich war so erschüttert. Da hatte die Gestapo seinen Sohn abgeholt ...“
Esperanto instigas al lingvo-lernado: „Wenn Wilhelm Wittbrodt nicht mit dem Gedanken an uns herangetreten wäre, Esperanto zu lernen, ich kann mir nicht vorstellen, dass ich dann überhaupt Lust gehabt hätte, weiterhin Sprachen zu lernen. Und ich bin immer noch dabei. Ich lerne heute noch Russisch und Spanisch, und Englisch habe ich ja schon gelernt und habe in der Volkshochschule Französischkurse belegt. Also ich hätte es jedenfalls so früh nicht rauskriegen können, dass ich mich für Sprachen interessiere und dafür begabt bin, wenn ich nicht Wilhelm Wittbrodt kennen gelernt hätte und er uns mit Esperanto bekannt gemacht hätte. Ich möchte alle Esperantisten herzlich grüßen und ihnen weiterhin viel Mut wünschen zur Weiterführung der Sprache. Es ist ja ‘ne schöne Sache, dass man in jedes Land fahren kann, und mit jedem reden kann, ... der Esperanto versteht. Das finde ich sehr schön.“[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Volker Hoffmann, Rudolf Rogler: Wilhelm Wittbrodt 1878–1961. In: Schulreform – Kontinuitäten und Brüche. Das Versuchsfeld Berlin-Neukölln. Eld.: Gerd Radde, Werner Korthaase, Rudolf Rogler und Udo Gößwald im Auftrag des Bezirksamts Neukölln, Abt. Volksbildung, Kunstamt, Band II: 1945 bis 1972, Opladen 1993., p. 252.
- ↑ Rudolf Rogler: Aus Erinnerungen und Akten: Felix Kirchner und Wilhelm Wittbrodt.. In: Schulreform – Kontinuitäten und Brüche. Das Versuchsfeld Berlin-Neukölln. Eld.: Gerd Radde, Werner Korthaase, Rudolf Rogler und Udo Gößwald im Auftrag des Bezirksamts Neukölln, Abt. Volksbildung, Kunstamt, Band II: 1945 bis 1972, Opladen 1993, p. 44–47.
- ↑ Verein Aktives Museum (eld.): Vor die Tür gesetzt. Im Nationalsozialismus verfolgte Berliner Stadtverordnete und Magistratsmitglieder. Red. Christine Fischer-Defoy, Kurzbiografien von Christiane Hoss. Berlin 2006, ISBN 3-00-018931-9 (Mallongaj biografioj).
- ↑ Esperanto-Ligo Berlin (eld.): Esperanto in Berlin, speciala eldono de 3-a de julio 1994, p. 7–9.
- ↑ Esperanto-Ligo Berlino (eld.):Esperanto in Berlin, speciala eldono de 3-a de julio 1994, p. 9–12.