William Edmondstoune Aytoun
William Edmondstoune Aytoun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1813 en Edinburgo | ||||
Morto | 4-an de aŭgusto 1865 (52-jaraĝa) en Elgin | ||||
Tombo | Tombejo Dean vd | ||||
Lingvoj | angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo Edinburga Akademio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto verkisto advokato romanisto universitata instruisto juĝisto tradukisto poeto humuristo vd | ||||
Laborkampo | English poetry (en) kaj skota poezio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Homer vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William Edmondstoune AYTOUN (naskiĝinta la 21-an de junio 1813 en Edinburgo, mortinta la 4-an de aŭgusto 1865 ĉebiene en Blackhills/Elgin) estis brita verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Aytoun studis en naskiĝurbo sia jursciencon kaj ekdeĵoris advokatece samloke en 1840. Tamen li pli interesiĝis jam tiutempe pri literaturo verkante por la treege liberalisma gazeto »Tait's Magazine« multajn, ofte humurajn artikolojn. Baldaŭ li aliorientiĝis je la konservatisima partio kaj iĝis kunlaboranto kaj poste redaktisto de la dekstrisma gazeto »Blackwood Magazine«; konkrete li perplume atakis trompojn fervojajn kaj materialismajn tendencojn de la Skolo manĉestra .
Skribitaĵo historia »Life and times of Richard I. king of England« (Londono 1840) ne vere furoris sed des pli liaj baladoj satiraj kaj polemikaj »Bon Gaultier ballads«, publikigite en 1844 ĉe »Punch« kaj pli malfrue en kolekto en unu volumo. En la jaro 1845-a li iĝis profesoro pri retoriko kaj de la belaj sciencoj ĉe la Universitato de Edinburgo kaj nomumitis sub la ministro Derby en 1852 ŝerifo kaj admiralo honoraj de la Orkadoj kaj de la Ŝetlandaj Insuloj.
Ideojn siajn kritikajn li ankaŭ poete konatigis per la verko »Firmilian, or the student of Badajoz; a spasmodic tragedy« (1854), per kiu li primokis la troigitan poetecan manieron de kelkaj modaj poetoj. La poetgloro de li tamen ĉefe baziĝas sur »Lays of the Scottish cavaliers«, glorigo poezie vere belega pri la batalintoj de la stuartoj kiu verko post la unua eldono en 1848 (Londono/Edinburgo) ofte represitis. Ankaŭ »Ballads of Scotland« (kvara eldono, 1858) altvaloras estante kritika kaj science komentita antologio de malnovskotaj popolkantoj; same menciindas lia kun Martin kune prilaborita traduko de la goetaĵoj »Poems and ballads of Goethe« (1858).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 209 (tie ĉi interrete)