Saltu al enhavo

William Foxwell Albright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Foxwell Albright
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1891 (1891-05-24)
en Coquimbo
Morto 19-an de septembro 1971 (1971-09-19) (80-jaraĝa)
en Baltimore
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Johns Hopkins Universitato
Supra-Iovaa Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Hugh Norton Albright (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkeologo
antropologo
lingvisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

William Foxwell ALBRIGHT (naskiĝis la 24-an de majo 1891 en Coquimbo, Ĉilio - mortis la 19-an de septembro 1971 en Baltimoro, Marilando) estis usona biblia arkeologo, orientalisto, epigrafiisto, filologo de antikvaj proksimorientaj lingvoj kaj fakulo pri antikva ceramikaĵo.

Li estis unu el la fondintoj de biblia arkeologio kaj la arkeologia direkto de biblia geografio. Esploristo de la malnovtestamenta tradicio. Lia ĉefverko estas la "De la Ŝtonepoko ĝis Kristanismo: Monoteismo kaj la Historia Procezo" (1940; angle From the Stone Age to Christianity: Monotheism and the Historical Process) [1].

De la frua 20-a jarcento ĝis sia morto, li estis la dekano de bibliaj arkeologoj kaj precipe rekonita kiel la fondinto de la biblia arkeologiomovado. Lia studento George Ernest Wright sekvis liajn paŝojn kiel gvidanto de tiu movado, dum aliaj, precipe Frank Moore Cross, Raymond E. Brown, kaj David Noel Freedman, iĝis internaciaj gvidantoj en la studo de la Biblio kaj la antikva Mezoriento, inkluzive de Nordokcidenta semida epigrafio kaj paleografio [2].

Membro de la Usona Nac\ia Akademio de Sciencoj (1955), korespondanta membro de la Brita Akademio (1967).

  • The Archaeology of Palestine: From the Stone Age to Christianity. 1940.
  • From the Stone Age to Christianity: Monotheism and the Historical Process. Johns Hopkins Press, 1946.
  • Views of the Biblical World. Jerusalem: International Publishing Company J-m Ltd, 1959.
  • Yahweh and the Gods of Canaan: An Historical Analysis of Two Contrasting Faiths. 1968.
  • zusammen mit C. S. Mann: Matthew: introduction, translation and notes by W.F. Albright and C.S. Mann (= the Anchor Bible series.) Doubleday, New York 1971, ISBN 0-385-08658-X.
  • The Biblical Period from Abraham to Ezra.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • David Noel Freedman: The Published Works of William Foxwell Albright: A Comprehensive Bibliography. With the assistance of R.B. MacDonald and D.L. Mattson. (American Schools of Oriental Research), Cambridge / Mass., 1975
  • Manfred Weippert: Albright, William Foxwell. In: Theologische Realenzyklopädie. Band 2: Agende – Anselm von Canterbury. de Gruyter, Berlin u. a. 1978, ISBN 3-11-007379-X, S. 193–195.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2022) “Chapter 9: American Biblical Scholarship and the Post-War Battle against Antisemitism”, Protestant Bible Scholarship: Antisemitism, Philosemitism, and Anti-Judaism, Supplements to the Journal for the Study of Judaism 200. Leiden and Boston: Brill Publishers, p. 182–199. doi:10.1163/9789004505155_010. ISBN 978-90-04-50515-5.
  2. Keiger, Dale (April 2000). "The Great Authenticator". Johns Hopkins Magazine. Vol. 52, no. 2. Baltimore, Maryland: Johns Hopkins University. Retrieved June 2, 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]