William George Adams
William George Adams | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1886 en San-Joseo |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 12908 |
William George ADAMS (naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en San Jose, mortis iam post 1949), estis usona esperantisto.
Laŭ profesio daktiloskopiisto.
En 1903 li iĝis esperantisto, en 1906 li kunfondis Esperanto-grupon por Seatlo / Seattle (Washington) kaj li estis ĝia sekretario inter 1906 kaj 1908. Li estis la vicredaktoro de la gazeto Amerika Esperantisto en 1908-1909. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (Budapeŝto 1933).
Tradukis interalie la usonan nacian himnon; verkis teatraĵeton Piramo kaj Tisbeo.
Li estas listigita en la censoj de Seattle en 1920[1] kaj ankoraŭ 1940[2] kiel senedzina, kun ambaŭ gepatroj naskiĝintaj en la ŝtato Maine. En 1942 li registriĝis kiel kapabla je soldatservo, 56-jara, ankoraŭ plu loĝanta en Seattle.[3] Probable ankoraŭ en 1949 kiel 63-jara li revenis ŝipe al Novjorko el vizito de Eŭropo (Britio).[4]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Piramo kaj Tizbeo (burleska tragedio, Seattle, Wash.: Presejo Esperantista, 1934. - 16 p.)
Liaj artikoloj en Enciklopedio de Esperanto
[redakti | redakti fonton]Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Mark Twain: S-ino McWilliams kaj la fulmotondro
Rimarkigo: Kiam la tradukinto, konata fruperioda usona esperantisto, skribis al la verkinto por peti permeson publikigi ĉi tiun tradukon, tiu respondis: "Jes, vi havas mian permeson esperantigi S-ino McWilliams kaj la Fulmotondro. Se mi estus kelkajn jarojn pli juna, mi lernus tiun ĉi lingvon. Iaokaze mi provus se mi estus certa ke ĝi estos parolata de la anĝeloj."
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Person Details for Wm G Adams in household of Ross L. Seaman, "United States Census, 1920" — FamilySearch.org
- ↑ Person Details for Wm G Adams, "United States Census, 1940" — FamilySearch.org
- ↑ Person Details for William George Adams, "United States World War II Draft Registration Cards, 1942" — FamilySearch.org
- ↑ Person Details for William Adams, "New York, New York Passenger and Crew Lists, 1909, 1925-1957" — FamilySearch.org
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mark Twain: S-ino McWilliams kaj la fulmotondro Arkivigite je 2006-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Adams William George, usonano, daktiloskopiisto. Nask. 21 apr. 1886 en San Jose (California). E-isto de 1903. Kunfondinto de EG en Seattle (Washington) 1906, kaj sekr. 1906-08. Subred. de gazeto Amerika E-isto 1908-09. Estinta LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. |