Wilma Rudolph
Wilma Rudolph | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1940 en Clarksville |
Morto | 12-an de novembro 1994 (54-jaraĝa) en Brentwood |
Mortokialo | Cerba kancero |
Tombo | Edgefield Missionary Baptist Church Cemetery (en) Tenesio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Tenesia Ŝtata Universitato |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | kurtadistanca kuristo |
Wilma Glodean RUDOLPH (la 23a de junio 1940 – la 12a de novembro 1994; kromnomita "The Black Doe (La Nigra Cervino)") estis usona sprintulino, kiu venkis infanaĝan poliomjeliton kaj fariĝis monda-rekordulino, olimpika ĉampiono kaj internacia sporta ikono en vojkampa atletiko sekve de siaj sukcesoj en la Olimpikoj de 1956 kaj 1960. Rudolph konkurencis en la 200-metra sprinto kaj gajnis bronzan medalon en la 4 × 100-metra transsendado ĉe la 1956 Somera Olimpiko ĉe Melbourne, Aŭstralio. Ŝi ankaŭ gajnis tri orajn medalojn, en la 100- kaj 200-metro individuaj eventoj kaj la 4 x 100-metra transsendado ĉe la Somera Olimpiko de 1960 en Romo, Italio [1][2]. Rudolph estis aklamita la plej rapidan virinon en la mondo en la 1960-aj jaroj kaj fariĝis la unua usona virino kiu gajnis tri orajn medalojn en vojkampo dum unuokazaĵa Olimpiko [3][4][5].
La tempaj rekordoj atingitaj de Rudolph en ĉiu el la kuradoj estis bonegaj, sed kio igis ŝin unu el la plej gravaj figuroj en la historio de la sporto estas la nekredebla vivovojo, kiu kondukis al la impresa atingo. Wilma estis handikapita knabino, filino de malriĉa afrik-usona familio kun multaj infanoj, kiu kreskis en la sudo de Usono. Ŝia granda sukceso estis kontraŭ ĉiu probableco, medicina, socia kaj kultura.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Women on the Scene Cleveland, Ohio." Milwaukee Star, vol.
- ↑ "1960: Rudolph takes third Olympic gold", BBC, 11 September 1960.
- ↑ Ethelda Bleibtrey, the trailblazer for women's swimming who was arrested due to her swimsuit (June 27, 2023). Alirita August 3, 2023.
- ↑ Helene Madison (21 July 2019). Alirita August 3, 2023.
- ↑ Liberti, Rita. (2015) (Re) Presenting Wilma Rudolph (angle). Syracuse University Press, p. 9. ISBN 9780815633846.