Wilmington (Norda Karolino)

Wilmington | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | |||||
urbo de Usono kantona sidejo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 115 451 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 839 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 13′ N, 77° 55′ U (mapo)34.223333333333-77.912222222222Koordinatoj: 34° 13′ N, 77° 55′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 9 m [+] | ||||
Areo | 137,615365 km² (1 376 1.5 365 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||
Wilmington estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono New Hanover. Ĝi estas grava havenurbo kaj administrejo de la kantono. Wilmington estis nomita pri Spencer Compton, grafo de Wilmington.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 34° 13′ N 77° 54′ U / 34.217 °N, 77.900 °U (mapo)
- Areo: 107 km²
- Loĝantaro: 106.476 (en 2010)
- Supermara alteco: 9 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h )
- Poŝtkodoj: 28401-28412
- Telefonkodoj: 910
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wilmington situas sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero al Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la suda parto de Norda Karolino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Wilmington fondiĝis en 1739. Tiutempe sklavoj hakis la arbojn en la ĉirkaŭaĵo. Dum la Usona Enlanda Milito en 1865 la norda armeo okupis la havenon kaj urbon. En 1898 blankuloj atakis redaktejon de afrikanoj, krome aliloke murdis homojn afrikanajn. Dum la 2-a mondmilito en Wilmington oni produktis armeajn ŝipojn.

Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Wilmington oni ĉefe okupiĝas pri elektraj, medicinaj, elektronikaj industrioj, krome estas vestaĵo- kaj nutraĵo-prilaboroj. Ankaŭ la turismo kaj filmoproduktadoj estas menciindaj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wilmington havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Raleigh, trajno kuras al Charlotte. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ĉiutaga busservo al Raleigh.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Wilmington estas hejmo de la Universitato de Norda Karolino ĉe Wilmington.[1]
Klimato
[redakti | redakti fonton]Wilmington situas en humida subtropika zono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-23 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 32 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo 2 °C (malofte frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1450 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- muzeoj pri militŝipoj, pri artoj, pri historio kaj sciencoj,
- universitata kaj kantona arboretoj
- Operejo
- episkopa preĝejo de Sankta Johano
- katolika preĝejo de Sankta Maria
- sinagogo, la plej malnova en la subŝtato
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Wilmington estas naskiĝurbo de Percy Heath.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]