Saltu al enhavo

Winnterzuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winnterzuko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1997 (1997-11-30) (26-jaraĝa)
Profesio
Okupo repisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Winnterzuko estas repisto de ĉeĉena deveno naskiĝinta en 1998 kaj loĝanta en Parizo. Li apartenas al la New Wave kaj ligas sin al la ĝenro hiperpopo, de kiu li estas pioniro en la franca lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deveno kaj infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Winnterzuko naskiĝis en 1998 ekster Francio kaj alvenis al la lando kiel militrifuĝinto post paso tra almenaŭ du koncentrejoj.

Li verŝajne devenas de Ĉeĉenio kaj devis fuĝi pro la Unua Ĉeĉenia milito, kiu komenciĝis en 1994.

Winnterzuko forlasis sian patron kiam li estis tre junaĝa, kaj ne revidis lin dum 17 jaroj laŭ siaj propraj vortoj en Monono, eldonita en 2022. Sento de nefirmeco estas ĉie en liaj paroloj, samkiel pluraj helpasocioj kiel Kunuloj de Emaus, la Restoracioj de l'koro kaj Populara Helpo (france Secours Populaire), kiuj helpis lian familion. Ankoraŭ en 2022 Winnterzuko vivis en sociala loĝejo de Paris Habitat[1]. Li estas studento en École 42 kaj deziras fariĝi programisto[1].

Stilo kaj influoj[redakti | redakti fonton]

Winnterzuko komponas repon de la ĝenro hiperpopo, de kiu li estas pioniro en Francio[1][2]. Pli frutempe, li ankaŭ kantis drill, metalrokon kaj rokenrolon.[1]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2021 : 2036
  • 2022 : deepstar (kun Skuna)
  • 2023 : WINNTERMANIA

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]