Wolfgang Koeppen
Aspekto
Wolfgang Koeppen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Wolfgang Arthur Reinhold Köppen | ||||
Naskiĝo | 23-an de junio 1906 en Greifswald | ||||
Morto | 15-an de marto 1996 (89-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Nordfriedhof (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto vd | ||||
Laborkampo | Germanlingva literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wolfgang (Arthur Reinhold) Koeppen [volfgan kepn] (* 23-a de junio 1906 en Greifswald, † 15-a de marto 1996 en Munkeno) estis germana verkisto.
Studinte germanistikon kaj teatran sciencon, li dum ioma tempo laboris kiel ĵurnalisto kaj dramaturgo. Ekde 1934 li plene dediĉis sin al la verkado, samjare li fuĝis de la nazioj al Nederlando kaj en 1938 li revenis al Germanio.
Post la Dua mondmilito li okupiĝis pri la origino de naziaj tendencoj kaj kritikis en siaj verkoj la pluvivon de naziecaj pensmodeloj en la postmilita societo. En la jaro 1962 Wolfgang Koeppen gajnis la renoman literaturpremion Georg-Büchner-Preis.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Eine unglückliche Liebe (romano, 1934)
- Die Mauer schwankt (romano, 1935)
- Tauben im Gras (romano, 1951)
- Das Treibhaus (romano, 1953)
- Der Tod in Rom (romano, 1954)
- Nach Russland und anderswohin (vojaĝraporto, 1958)
- Amerikafahrt (vojaĝraporto, 1959)
- Reisen nach Frankreich (vojaĝraporto, 1961)
- Romanisches Café (rakontoj, 1972)
- Jugend (prozaĵo, 1976)
- Es war einmal in den Masuren (membiografio, 1991)