Wolfgang Soergel
Wolfgang Soergel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1887 en Vajmaro |
Morto | 26-an de julio 1946 (59-jaraĝa) en Freiburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo |
Familio | |
Infano | Volker Soergel (en) |
Okupo | |
Okupo | paleontologo universitata instruisto |
Johannes Wolfgang Adolf Werner SOERGEL (naskiĝinta la 28-an de januaro 1887 en Vajmaro, mortinta la 26-an de julio 1946 en Freiburg im Breisgau)[1] estis germana geologo kaj paleontologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Wolfgang Soergel studis post la en Vajmaro trapasita maturiĝekzameno ekde 1907 geologion ĉe la Universitato de Greifswald (i.a. ĉe Otto Jaekel) kaj ĉe la Universitato de Freiburg, kie li sub laŭdego doktoriĝis en 1910 ĉe Wilhelm Deecke. Pli malantaŭe li estis asistento en Freiburg kaj habilitiĝis en 1916 ĉe Josef Felix Pompeckj je la Universitato de Tubingeno (Löße, Eiszeiten und paläolithische Kulturen, 1919), kie li estiĝis en 1919 eksterorda profesoro. Lia ekdeĵorprelego titoliĝis Die Permanenz der Kontinente und Ozeane.
En 1926 li posteulis profesoron Hans Cloos de la Universitato de Vroclavo. En 1931 li iĝis profesoro en Freiburg malantaŭulante Deecke. Tie li restis ĝismorte. Lia posteulo en Freiburg estis Max Pfannenstiel.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Soergel okupiĝis i.a. pri la stratigrafio de la glaciepoko kaj observis la gravan rolon de ĉirkaŭglaciaj sedimentoj (leŭso, rompŝtonaj terasoj) kiujn li ankaŭ en Turingio plie kaj plue priesploris ĉe Ilm-rivero) en 1924. Tiam li sukcesis distingi 11 malvarmajn fazojn. En 1925 li igis tion korelacia al la radikurboj de Milutin Milanković.
Soergel krome okupiĝis pri la rekonstruo de la kaŭzanto de paliĥnologia speco ĥiroterio. En aŭgusto 1912 li kunfondis kun 33 aliaj la Paleontologian societon,[2]. En 1931 li iĝis orda membro de la Hajdelberga akademio de la sciencoj kaj en 1927 de Leopoldina.[3]
Li nuptis en 1926. La ĉefa ejo de Senckenberg-Forschungsinstitut für Quartärpaläontologie en Vajmaro, la antaŭa Feodora-hejmo, nomitis por li.[4]
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Löße, Eiszeiten und paläolithische Kulturen, Jena: G. Fischer 1919
- Die Jagd der Vorzeit, Jena 1922
- Diluviale Flußverlegungen und Krustenbewegungen, Berlin 1923 arkive
- Das Eiszeitalter, Jena 1938
- Die Fährten der Chirotheria, Jena 1925
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ vivdatoj laŭ Tobien, nekrologo ĉe Mitteilungen Oberrhein. Geolog. Verein, 1950
- ↑ Paläontologische Zeitschrift 1/1, marto 1914
- ↑ Soergel sur la membrolisto akademia
- ↑ Senckenberg Forschungsinstitut und Naturmuseum Frankfurt/M. – Quartärpaläontologie – Weimar
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kurt Sauer: Soergel, Johannes Wolfgang Adolf Werner, ĉe: Bernd Ottnad (eld.): Badische Biographien. Neue Folge, Band 1. Kohlhammer, Stuttgart 1982, ISBN 3-17-007118-1, p. 250–252
- Eugen Seibold: Eiszeitalter und Strahlungskurve. Wolfgang Soergel (1887–1946). Ĉe: Christoph Rüchardt (eld.): 550 Jahre Albert-Ludwigs-Universität Freiburg. Band 4. Wegweisende naturwissenschaftliche und medizinische Forschung. Freiburg 2007, ISBN 978-3-495-48254-4, p. 282–285
- Heinz Tobien: Nachruf in Jahresberichte und Mitteilungen des Oberrheinischen Geologischen Vereins, 32, 1950, 134–144, interrete
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Etbiografio ĉe LEO-BW