Saltu al enhavo

Wolfram Diestel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfram DIESTEL (naskiĝis la  16-an de januaro 1969(nun 1969-01-16), do nun 55-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis engaĝita gvidanto de junulara Esperanto-grupo en Lepsiko kaj de la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo en Saksio. Krome li kunlaboris en la GEJ-komisiono pri internaciaj rilatoj, aparte pri intensa kunlaboro inter Germana kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularoj, kaj plurjare gvidis somerajn porjunularajn Esperanto-kursojn en Prago.[1] Li estis tradukinto de la porinfana libro La senĉesa rakonto de Michael Ende, estas kunorganizanto de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, kaj teknika aŭtoro de la Reta Vortaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 13