WordPress
WordPress | |
---|---|
![]() | |
Administro de WordPress | |
Programisto | Matt Mullenweg
Ryan Boren Donncha O Caoimh |
Lasta stabila versio | 6.0[1] (24-a de majo 2022) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | PHP, JavaScript |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | bloga programaro |
Permesilo | GPL |
Retejo | https://wordpress.org |
WordPress estas libera programaro kaj samtempe la plej granda sistemo por administrado de enhavo (angle CMS) uzata por krei blogojn, verkita en PHP kaj uzanta MySQL-datumbazon. Ĝi estas distribuita laŭ GPL kun malfermitaj kodoj kaj senpage uzebla. Ĝi estas unu el la plej popularaj eldonsistemoj sur la merkato kaj troviĝas en milionoj da blogoj kaj retejoj. Ĝi estas distribuita sub la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU kaj povas esti elŝutita kaj uzata senpage. Ĉar la enhavo de ĉiuj paĝoj estas alirebla per ensaluta paĝo, vi ne bezonas FTP-klienton por povi redakti kaj ĝisdatigi viajn paĝojn en la retejo.
WordPress estas projekto de la firmao Automattic. Ĝi subtenas nur unu blogon por unu instalo, sed estas disponebla ankaŭ multuzanta versio (Wordpress MU).
WordPress estas enhavadministra sistemo (CMS), kiu permesas al la uzanto ŝanĝi kaj/aŭ kompletigi enhavon relative simpla maniero sen postuli ajnan teknikan scion.
Wordpress.com
[redakti | redakti fonton]Ekzistas ankaŭ komerca bloga servo nomita wordpress.com,
Wordpress.org
[redakti | redakti fonton]Kelkfoje la memstara versio de Wordpress nomiĝas Wordpress.org por eviti konfuzon, prenita de la oficiala retejo URL.
Funkcioj
[redakti | redakti fonton]- ĝi subtenas normojn: XML, XHTML, CSS
- integra ligiladministrilo
- subteno por kromprogramoj
- subteno por TrackBack kaj Pingback
- subkategorioj kaj multe da kategorioj por ĉiu artikolo
WordPress MU
[redakti | redakti fonton]WordPress MU (angle: MultiUser, esperante: MultUzanta) estas enhav-mastruma sistemo subtenata multajn blogojn por ĉiu instalo. Ĉiu blogo estas redaktebla el ĝiaj normalaj administropaĝoj sed ankaŭ el unu ĉefa administropaĝo.
Programistoj
[redakti | redakti fonton]Ĉefaj programistoj estas Ryan Boren kaj Matt Mullenweg. Matt Mullenweg kaj Mike Little fondis la projekton.
Ĉefaj kontribuantoj estas:
- Dougal Campbell
- Mark Jaquith
- Donncha O'Caoimh
- Andy Skelton
- Michel Valdrighi
- Peter Westwood
Esperantlingva versio
[redakti | redakti fonton]Bertilo Wennergren publikigis esperantlingvajn versiojn de WordPress. La lasta kiun li tradukis estas versio 2.5.1 [2].
En 2014, sub gvidado de Cindy McKee, la laboro rekomenciĝis kaj novaj teamanoj aliĝis.[3]