Wulkow [x] estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2010 parto de la urbo Jerichow [JE:riho:] en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Jerichower Land de la federacia landoSaksio-Anhalto, 79 kilometrojn okcidente de la urbolimo de Berlino. Fine de la jaro 2008 la tiutempa komunumo havis 377 loĝantojn. Al ĝia areo tiam krom la ĉefa loĝloko Wulkow apartenis ankaŭ la loĝlokoj Altbellin, Blockdamm, Großwulkow, Havemark, Hohenbellin kaj Kleinwulkow.
kirko de la loĝloko Großwulkow, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1170
kirko de la loĝloko Kleinwulkow, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1200