Saltu al enhavo

Wustermark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wustermark
Blazono
Wustermark (Germanio)
Wustermark (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Havelland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 033234
Poŝtkodo 14641
Aŭtomobila kodo HVL
Oficiala Municipokodo 12063357
Politiko
Komunumestro Bernd Drees
Adreso de la administrejo Hoppenrader Allee 1
Demografio
Loĝantaro 10922 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 33′ N, 12° 57′ O (mapo)52.54972222222212.949722222222Koordinatoj: 52° 33′ N, 12° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 52,62 km²
Oficiala retejo https://www.wustermark.de/
vdr

Wustermark [VUstama:k] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Havelland de la federacia lando Brandenburgio, kaj ekestis en 2003 per kunigo de pluraj antaŭe sendependaj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 10 922 loĝantojn.

La komunuma blazono bildigas la olimpikajn ringojn: Tio aludas al la fakto, ke en la nuna komunumoparto Elstal ekestis la unua konstante konservita "olimpika vilaĝo", tranoktejo kaj renkontejo por la sportistoj de la Somera Olimpiko 1936, 18 kilometrojn okcidente de la Olimpika Stadiono de Berlino. Tiu sporta evento en Nazia Germanio estis la unua olimpiko en lando de diktatura regado, forte eksplutata de reĝima propagando, kaj estis aparte fortostreĉe organizita. Entute unua provizora olimpika vilaĝo ekzistis en la Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso, kiam antaŭ la evento konstruiĝis 500 lignaj kabanoj por la sportistoj kaj tuj post la evento malkonstruiĝis.[1] La olimpika vilaĝo de 1936 tamen konstante restis, post la dua mondmilito uziĝis per la Ruĝa Armeo de Sovetunio, kaj pli kaj pli disfalis. Nun memorigaj tabuloj klarigas pri la origina aspekto de la konstruaĵoj en 1936, kaj estas planoj restaŭri la fasade parte difektiĝintan komplekson al laŭeble origina stato.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. gazetoj Lingener Tagespost / Neue Osnabrücker Zeitung: artikolo "Sportlerquartier, Lazarett und Kaserne" (germane), la 25-an de septembro 2015, paĝo 15
  2. gazeto Berliner Morgenpost: artikolo "Kampf gegen den Verfall des Olympischen Dorfs", la 19-an de aprilo 2010

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]