x-alto
Aspekto
En tiparo, x-alto, aŭ iks-alto, estas la alto de la signobildo de la minuskla litero x. Ĝi do estas la alto la «korpo» de minuskloj. En pliparto da tiparoj la saman alton havas la signobildoj de v, w kaj z — dum la «rondaj» literoj a, c, e, m, n, o, r, s, u ofte iomete sinkas trans la bazan linion aŭ elstaras super la x-alton.
-
Diversaj x-altoj ĉe unu sama tipara grado
-
x-alto de grasa tiparo povas superi la x-alton de la samfamilia tiparo magra
-
Aspektoj de teksto kompostitaj per tiparoj kun unu sama tipara grado (12 pt) kaj la sama linipaŝo, sed kun malsamaj x-altoj