Xavier Villaurrutia
Aspekto
Xavier Villaurrutia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Xavier Villaurrutia González | ||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1903 en Meksikurbo | ||||
Morto | 25-an de decembro 1950 (47-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo eseisto dramaturgo poeto rakontanto vd | ||||
Laborkampo | Rakontado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Xavier VILLAURRUTIA (ĤabJER Bijaurrutja) (1903-1950) estas unu el la plej elstaraj meksikaj poetoj de la 20-a jarcento. Lia poezio sukcesas bridi la emocion pere de la intelekta rezonado kaj, ne malofte, oni trovas en ĝi surprizajn vortludojn kiuj defias racion.
Li ne nur apartenis al grupo de la Samtempuloj (Contemporáneos), sed estis ankaŭ unu el ĝiaj ĉefaj reprezentantoj. Tiu ĉi grupo, kiu aktivis en la tria kaj kvara jardekoj, reprezentis reakcion al la popolismaj tendencoj estigitaj de la Meksika revolucio (1910-1917). Ni povas konsideri ke la Samtempuloj definitive rompis la tradiciojn de la “modernistoj”, kies lasta reprezentanto en la lando estis Ramón López Velarde.