Xavier de Maistre
Xavier de Maistre | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de novembro 1763 en Chambéry, Savojo, Reĝlando Sardio | ||||
Morto | 12-an de junio 1852 (88-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Tombo | Smolenska Luterana Tombejo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Sardio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | de Maistre (family) vd | ||||
Patro | François-Xavier Maistre (en) vd | ||||
Gefratoj | Joseph de Maistre vd | ||||
Edz(in)o | Sophie Zagryazhsky (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto pentristo militisto vd | ||||
Aktiva en | Francio • Napolo • Sankt-Peterburgo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Vojaĝo interne de mia ĉambro ❦ Q19195643 ❦ Q19212737 ❦ Q19184082 ❦ Q19170476 ❦ Oeuvres complètes vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Xavier de Maistre ([ɡzavje də mɛstʁ]; 10 Okt. 1763 – 12 Jun. 1852) estis franca militisto kaj verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]De Maistre naskiĝis en 1763 en Savojo, tiam parto de la Reĝlando Sardio. Lia frato estas la filozofo Joseph de Maistre.
De Maistre servis kiel oficiro de la Sardia armeo. Same kiel lia frato, de Maistre ne amis la francan revolucion, kaj kiam Francio aneksis Savojon en 1792, li foriris kaj servis en la armeo de Rusia Imperio. Li mortis en 1852 en Sankt-Peterburgo.
Verko
[redakti | redakti fonton]De Maistre verkis franclingve. Lia plej fama verko estas la Vojaĝo Interne de Mia Ĉambro (france Voyage autour de ma chambre), eldonita en 1794., Tiu estas parodio de vojaĝorakontoj, verkita kiel aŭtobiografio de fikcia junulo malliberigita en lia ĉambro dum ses semajnoj. Ĝi estas tradukita en Esperanton de Samuel Meyer.
Jen liaj aliaj verkoj:
- La Leprulo el Aosto (france Le Lépreux de la Cité d'Aoste), 1811.
- La Malliberuloj de Kaŭkazio (france Les Prisonniers du Caucase, 1825.
- La Juna Siberianino (france La Jeune Sibérienne), 1825.
- Nokta ekspedicio interne de mia ĉambro (france Expédition nocturne autour de ma chambre), 1825. Sekvaĵo de la Vojaĝo.