Xove
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Xove (stacidomo). |
Xove | |||
---|---|---|---|
municipo de Galegio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 27870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 330 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 41′ N, 7° 31′ U (mapo)43.685833-7.508889Koordinatoj: 43° 41′ N, 7° 31′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 89,1 km² (8 910 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Xove [+] | |||
Xove (hispane Jove aŭ Jové, galege Xove) estas hispana municipo apartenanta al la provinco Lugo en la aŭtonoma komunumo Galegio. Ĝi havas populacion de 3 330 loĝantoj (2023).
Ĝi situas sur la marborda strio de la provinco Lugo, en A Mariña Lucense, en la komarko Rías Altas de la Kantabra Maro kiu, kontraste al Rías Bajas de la Atlantika Maro, proponas pli krudan pejzaĝon kun tre dentita marbordo, bonajn ŝirmejojn, grandajn ondojn kaj riĉeco de fiŝkaptado, same kiel vastajn strandojn de fajna blanka sablo, kelkaj el kiuj estas ankoraŭ en duonsovaĝa stato de granda beleco.
Ene de la municipo kaj en la paroĥo Xuances estas la preĝejo San Pedro de Xuances, kunmetita el tri navoj kun du sekcioj kun segmenta arko ĉe la enirejo.
Ĝi enhavas aliajn preĝejojn de romanika origino.
Fine de la 1970-aj jaroj estis planita la konstruado de la Nuklea Centralo de Regodola, sed ĝi neniam estis farita pro la nuklea moratorio.