Yannick Botrel
Aspekto
Yannick Botrel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Yannick Botrel | |||||
Naskiĝo | 9-a de decembro 1951 en Pabu | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | PS | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto bird breeder (en) vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
Senatano de Côtes-d'Armor | |||||
Urbestro de Bourbriac | |||||
Dum | 18-a de junio 1995 – 29-a de marto 2014 | ||||
Sekvanto | Guy Cadoret | ||||
Departementa konsiliano de la Kantono Bourbriac | |||||
Dum | 29-a de marto 1992 – 1-a de oktobro 2011 | ||||
Sekvanto | René Le Lepvrier | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yannick Botrel, naskiĝinta la 9-an de decembro 1951, estas franca politikisto, senatano de Côtes-d'Armor ekde 2008.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Profesia birdobredisto, li estis elektita urbestro de Bourbriac en 1995, reelektita en 2001 kaj 2008. Departementa konsiliano ekde 1992, fariĝis vicprezidanto de la Departementa Konsilio de Côtes-d'Armor en 1998.
Pasiulo pri historio kaj arkeologio, li estis je la origino de la revuo « Histoire et Archéologie du pays de Argoat ». Li skribis, en 2002, Les justices seigneuriales de l'évêché de Tréguier. Li ankaŭ publikigis, kun François Diridollou, kolekton de malnovaj poŝtkartoj, « Bourbriac autrefois ».
Yannick Botrel estis elektita senatano de Côtes-d'Armor la 21-an de septembro 2008[1] kaj reelektita en 2014.
Nunaj mandatoj
[redakti | redakti fonton]- Senatano de Côtes-d'Armor ekde 2008
Antaŭaj mandatoj
[redakti | redakti fonton]- Municipa konsiliano de Bourbriac de 1977 ĝis 1995
- Urbestro de Bourbriac de 1995 ĝis 2014
- Departementa konsiliano de kantono Bourbriac, 1992 - 2011
- Vicprezidanto de la Departementa Konsilio de Côtes-d'Armor (1998-2008)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ « Biografio de la 65 novaj elektitoj en la Palaco Luksemburgo », Le Monde, la 23-an de septembro 2008, paĝo 15.