Yannick Noah
Aspekto
Yannick Noah | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1960 (64-jaraĝa) en Sedan, Francio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Kameruno Francio |
Familio | |
Patro | Zacharie Noah (en) |
Patrino | Marie-Claire Noah |
Edz(in)o | Heather Stewart-Whyte (en) (1995–1999) Cécilia Rodhe (en) (1984–1987) |
Infanoj | Joakim Noah ( Cécilia Rodhe (en) ) Joalukas Noah (en) ( Isabelle Camus (mul) ) Eleejah Noah (en) ( Heather Stewart-Whyte (en) ) |
Parencoj | Simon Noah Bikié (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto tenisa trejnisto kantisto ludisto |
TTT | |
Retejo | https://www.yannicknoah.com |
Yannick Noah estas franca tenisisto de kameruna familia deveno. Li naskiĝis la 18-an de majo 1960 en Sedan, departemento Ardennes, norda Francio, do nun estas 64-jara. Inter la jaroj 1977 kaj 1996 li estis tenisa profesiulo. Inter alie li en 1983 gajnis la Francian Malferman Turniron de teniso, kaj dum multaj jaroj estis alte aprezata kapitano de la franciaj teamoj en la turniroj pri la Davisa Pokalo (viroj) kaj la Federacia Pokalo (virinoj).
Post la retiriĝo el profesia tenisludado, li restis en publika atento kiel popmuzika kantisto kaj pro sia socia engaĝiĝo helpe al malavantaĝaj infanoj.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1990 Saga Africa
- 1991 Black & What
- 1993 Urban Tribu
- 1998 Zam Zam
- 2000 Yannick Noah
- 2003 Pokhara
- 2005 Métisse
- 2006 Charango
- 2010 Frontières
- 2012 Hommage
- 2014 Combats ordinaires
- 2019 Bonheur Indigo
- 2022 La Marfée