Saltu al enhavo

Yehudit Ravitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yehudit Ravitz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1956 (1956-12-29) (67-jaraĝa)
en Be'er Ŝeba
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jehudit RAVIC (hebree יהודית רביץ; naskita la 29-an de decembro 1956 en Be'er Ŝeva, Israelo) estas israela rokmuzikistino. Ŝi kantas ĉefe en la hebrea. Antaŭ la fino de 2005, ŝi surbendigis dek du albumojn dum sia dudekjara kariero; Ŝi ankaŭ produktis multajn albumojn por aliaj muzikistoj [1].

Ŝiaj kantoj estis influitaj per kelkaj malsamaj muzikĝenroj - sed la muziko de Latinameriko estis plej influa al ŝia stilo. Tio povas esti ĉar ŝi venas de origine sefarda familio kie la ladino estis parolita.

Ravic estas multflanka artisto, kiu sukcese transformis ŝian arta produktadon kaj publikan bildigon denove kaj denove. Ŝi ofte integrigis nunajn influojn en ŝian muzikon, sed sen perdi sian admirantaron. Dum ŝia militservo, ŝi deĵoris en la muzikkorpoj de la Israelaj Pioniraj Korpusoj, kune kun kantistino Corinne Allal. Tie ŝi ankaŭ renkontis la konatan kantiston Arik Einstein, kiu rekonis ilian talenton kaj invitis ilin kanti en sia sekva albumo kun li. Tra la jaroj ŝi prezentis kune kun multaj israelaj muzikistoj, inkluzive de Esther Ofarim, Gidi Gov, Joni Rechter, Matti Caspi kaj Sarit Hadad.

En 2022 ŝi ricevis vivatingan premion de la landa Societo de Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzikaj Eldonistoj (AKUM).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Yehudit Ravitz (angle) (2012-12-11). Alirita 2021-06-22 .

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]