Yordán Fonseca Olivera
Yordán Fonseca Olivera | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1972 (52-jaraĝa) en Bayamo |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Nicolás Yordán FONSECA OLIVERA (naskiĝis la 7-an de junio 1972 en Bayamo, Kubo) estas kuba esploristo pri scienco kaj religio, radioamatoro kaj esperantisto. Membro de KEA ekde 1998 kaj de UEA ekde 2004. Li estis sekretario de Provinca Estraro Filio Havano (2008-2010) kaj estrarano pri instruado (2011-2022). Membro-Fondinto de Ekologia Grupo "Kubaj naturamantoj" (KoNoA) en 2011, Ruĝa Kruco de KEA 2016 kaj Esperanto Radioamatora grupo (KLERA) en 2011 kiun li prezidas, lia radioamatora voksigno estas CM2YGO.[1]
Yordán estas Kunlaboranto de revuoj "Havanano", "Por vi" kaj "Esperanto.cu", dum pluraj jaroj la bibliotekisto de KEA kaj Instruisto de Esperanto en Havano. Li ĉiujare estas eksponanto en la stando de KEA dum la Internacia Havana Librofoiro.
Esperanto-kongresoj
[redakti | redakti fonton]- 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano (UK 2010).
- 66-a Internacia Junulara Kongreso, Santa Cruz (IJK 2010).
- 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE).
- Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo)
- Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA)
- Pluraj Zamenhofa Metiejo en Guantánamo
- Artaj Esperanto-Festivaloj, provinco Havano
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Yordán Fonseca Olivera . “Radioamatorismo en Kuba Esperanto-Asocio”, Esperanto.cu (eo) (PDF) (2017-2), p. 8.