Saltu al enhavo

Yoshinori Niwa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yoshinori Niwa [elp. Joŝinori Niŭa] (naskita en 1982 en la prefektujo Aichi, Japanio[1]) estas japana artisto de tra diversa amaskomunikilaro inkluzive de prezentado, videaĵoj kaj instalaĵoj[2].

Li studis filmarton kaj prezentan arton ĉe la Tama Art University en 2005.  Lia kariero komenciĝis kiel prezenta artisto frue en 2000 produktante dokumentajn filmojn. Li partoprenis multajn ekspoziciojn[3].

Pri lingvo kaj arto

[redakti | redakti fonton]

La interpretado de arteca lingvo povas varii trans kulturoj, kondukante al malsamaj komprenoj kaj aprezoj de la sama verko[4].

En trilingva retejo la japana prezenta kaj instalaĵa artisto Niwa Yoshinori prezentas sian motivon por ne nur uzi la 'anglan art lingvon' por sia artlibro Translating Art Work Descriptions into 23 Different Languages: The Interventionist Projects of Yoshinori Niwa 2004 to 2012

Tiel mi aranĝis, ĉar mi volis ankaŭ komuniki al homoj ekster la angloparolantaj influzonoj pri la intenco de miaj verkoj en manieroj malsimilaj al valorsistemo de la angla lingvo. Mi iel suspektis, ke, eĉ se mi provos komuniki la saman mesaĝon, la mondrigardo, tra kiu la ricevanto vidos la mesaĝon, varios depende de la lingvo. Mi pensis, ke la procezo de interpretado profunde rilatas al la esenco mem de la verko. Kiam mi rakontas pri miaj verkoj al alilandanoj en manieroj ne bazitaj sur la anglalingva valorsistemo, mi ne nur kontraŭas la hegemonion de la angla lingvo, mi ankaŭ eksperimentas pri la nuntempa demando rilate al kodo kiel portanto de signifo kaj ĝia interpretado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Japanaj artistoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(en, jp) Retejo de Yoshinori Niwa

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. MAM Screen 005: Niwa Yoshinori Selected Video Works. Mori Art Museum. Alirita 4 September 2017 .
  2. Yoshinori Niwa FutureGreat 2014, selected by Mami Kataoka. ArtReview. Alirita 4 September 2017 .
  3. (en) Yoshinori Niwa (PDF)
  4. (en) Cultural Influences on Artistic Language, En: Language and the Arts,