Yoshio Kushida
Aspekto
Yoshio Kushida | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1957 (67-jaraĝa) en Haĉioĵi |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Tokyo Metropolitan Jindai High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Reiki Kushida |
Okupo | |
Okupo | amateur astronomer (en) comet hunter (en) malkovrinto de asteroidoj |
Yoshio KUSHIDA (japane : 串田嘉男, Kushida Yoshio, naskita en 1957) estas japana astronomo kaj sismologo.
Li kunmalkovris 56 asteroidojn[1] el kiuj 49 kun Osamu Muramatsu, 6 kun Masaru Inoue kaj unu kun sia edzino, Reiki Kushida.
Li malkovris la periodan kometon 144P/Kushida kaj kunmalkovris la kometon 147P/Kushida-Muramatsu kun Osamu Muramatsu.
La asteroido 5605 Kushida[2] estis nomita en lia honoro.