Yosimi Umeda
Yosimi Umeda 梅田善美 | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1933 |
Morto | la 29-an de novembro 2010 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Yosimi UMEDA - japane 梅田善美, hepburne Umeda Yoshimi, elparolita kiel [Joŝimi], naskiĝis en 1933, mortis la 29-an de novembro 2010[1] - estis japana esperantisto kaj gvida kunlaboranto de la flugkompanio Japan Airlines. Kiam okazis la 21-a Internacia Junulara Kongreso en Japanio en 1965, li estis la ĝenerala sekretario de la loka kongresa komitato sub Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.[2] En la oficperiodoj 1983-1986 kaj 1983-1986 li estis membro de la estraro de UEA kaj funkciis kiel ties vicprezidanto. Krome inter la jaroj 1983 kaj 1995, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992 kaj 1992-1995, li estis reprezentanto de Japana Esperanto-Instituto en la komitato de Universala Esperanto-Asocio. Dum liaj vojaĝoj ekster Japanio li multe prelegis pri la kulturo de sia lando; interalie li estis la supozeble plej aktiva tema kontribuanto de la 28-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1984 kaj la 3-a de januaro 1985 en la urbo Wetzlar, kiu temis pri la kulturo de Japanio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tokorozaŭa Esperanto-Rondo N-ro 239 februaro 2011 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Umeda Yosimi-sensei wo shinobu kai (Memore pri Yosimi UMEDA)
- ↑ Takemi Hatsushiba, "Nihon esuperanto undōshi" (Historio de la Japana Esperanto-movado) JEI, 1998