Yves Desrosiers
Yves Desrosiers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Kanado |
Okupo | |
Okupo | muzikisto muzikproduktoro komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.yvesdesrosiers.com |
Yves DESROSIERS estas kanada kantisto, kantaŭtoro, komponisto, produktisto, aranĝisto kaj muzikisto kiu uzas multegajn instrumentojn (akustika, klasika, elektra gitaroj, slidebass, banjo, piano, orgeno, lap-steel, frapinstrumentoj,...) el Montrealo. Li karieris kaj kunlabore kaj sole en Kanado kaj internacie. Inter gravaj projektoj, lia lasta albumo “Nokta ŝoforo” uzas Esperanton.[1]
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1998 : La Llorona, 1a albumo kun Lhasa de Sela.
- 2002 : Volodia pri Vladimir Vissotsky.
- 2005 : Saints-Martyrs-des-Damnés por filmo de Robin Aubert.
- 2007 : Chansons Indociles.
- 2010 : Concert intime Bïa/Yves Desrosiers
- 2013 : Bordel de tête
- 2021 : Nokta ŝoforo
Albumo "Nokta Ŝoforo"
[redakti | redakti fonton]En marto 2021, apud ok jaroj post la aperigo de la albumo Bordel de Tête (Bordelo de Kapo), li lanĉas novan albumon de instrumenta muziko kun titolo en Esperanto: "Nokta Ŝoforo". La verko reprezentas ekspedicion en melodia muzika universo kaj medio kie la spektanto estas transportata en imagebla vojaĝo de nokta ŝoforo trairante teritoriojn kaj trairante la landlimojn en nokta soleco. Unu el la pecoj de la albumo estas interpretita en Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) Josée Lapointe, Tous les paysages d'Yves Desrosiers, La Presse, la 19-an de marto 2021