Zákřov
Zákřov | |
germane Stauden | |
vilaĝo | |
Sonorileto
| |
Oficiala nomo: Zákřov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Tršice |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 40 2011 |
Situo | Zákřov |
- koordinatoj | 49° 32′ 46″ N 17° 26′ 54″ O / 49.54611 °N, 17.44833 °O (mapo) |
Katastro | 1,3 km² (130 ha) Zákřov |
Loĝantaro | 82 (2021) |
Denseco | 63,08 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1349 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 57 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Zákřov (germane Stauden) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Tršice en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas proksimume 1 km oriente de Tršice. En la jaro 2009 estis ĉi tie registritaj 40 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 82 loĝantoj.
Zákřov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 1,3 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349. Tiam situadis proksimume 750 metroj sudoriente sur promontoro inter lokaj rojoj kaj en la jaro 1382 estas menciata sur tiu ĉi loko akva burgejo. Tiu pereis iam en la 15-a aŭ la 16-a jarcento komune kun la tuta vilaĝo, kiu dezertiĝis inter la jaroj 1560 kaj 1568. El la tuta domaro restis sole senjora korto. En la jaro 1972 proksimume kvinmetra ĝibaĵo, sur kiu situis, estis egaligita per buldozoj sen antaŭe arkeologia esploro.
Renovigo de la vilaĝo okazis en la jaro 1787, kiam la korto estis disparceligita kaj vendita al domaristoj, kiuj ĉi tie konstruis 24 domoj. Tiuj estis jam dekomence senigitaj de korvea devo.
Memstareco la viĝo akiris en la jaro 1910 kaj ĝi retenis ĝisn ĝis la jaro 1975, kiam ĝi estis alligita reen al Tršice.
Fine de la dua mondmilito, la 18-an de aprilo 1945 la municipo estis ĉirkaŭigita fare de wehrmacht[1] kaj fare de membroj de 574-a kozaka regimento (iam malĝuste markita kiel Vlasova armeo)[2] pro suspekto, ke loka municipo estas centro de partizana rezistmovado. La viroj pli junaj ol 50 jaroj estis forkondukitaj en urbodomon ĝis Velký Újezd kaj poste al arbara solejo Kyjanice. Tie ili fermis ilin en lignan kabanon kaj tiun ili antaŭvespere la 20-an de aprilo bruligis. Neniu el la 19 viroj[1] supervivis tiun ĉi masakron, la plej maljuna el ili estis 17-a jara. Tiun ĉi eventon ĝis hodiaŭ rememorigas monumenteto en vilaĝplaco[3] kaj ankaŭ ĉe loko, kie la tragedio okazis[4].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 174 |
1880 | 195 |
1890 | 204 |
1900 | 191 |
1910 | 175 |
1921 | 181 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 181 |
1950 | 116 |
1961 | 139 |
1970 | 122 |
1980 | 119 |
1991 | 95 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 88 |
2011 | 77 |
2021 | 82 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ligna sonorileto el la jaro 1878
- Monumento al viktimoj de la dua mondmilito
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kruco ĉe vojkruciĝo
-
Sonorileto
-
Monumento al falintoj
-
Kruco inter municipoj Zákřov kaj Lazníčky
-
Monumento Zákřovský Žalov ĉe Kozlov
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Padevět, Jiří. (2015) “Zákřov (Tršice)”, Krvavé finále. Jaro 1945 v českých zemích. Praha: Academia, p. 579–581. ISBN 978-80-200-2464-0.
- ↑ Šmíd, Michal. Devatenáct zavražděných v Zákřově. Masakr z 20. dubna 1945 vyšel najevo až po osvobození (Deknaŭ murditoj en Zákřov. Masakro el la 20-a de aprilo 1945 montriĝis nur post la liberigo). pametnaroda.cz. Alirita 2020-04-20 .
- ↑ Pomník Obětem 2. světové války. Spolek pro vojenská pietní místa. Alirita 2019-04-28 .
- ↑ Pomník Obětem 2. světové války. Spolek pro vojenská pietní místa. Alirita 2019-04-28 .
|