Saltu al enhavo

Złotów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Złotów
germane: Flatow (1772-1945)

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba komunumo
Złotów (Pollando)
Złotów (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Złotowa
Provinco Grandpollando
Distrikto distrikto Złotów
Komunumo komunumo Złotów
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 8-a jarcento
Urborajtoj Ekde antaŭ 1370
Koordinatoj 53° 22′ N, 17° 2′ O (mapo)53.36027777777817.040833333333Koordinatoj: 53° 22′ N, 17° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 11,58 km²
Loĝantaro 19200 (en 2005)
Loĝdenso 1 627,11 loĝ./km²
Poŝtkodo 77-400
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo PZL
TERYT 4303831011 (3031)
Estro Stanisław Wełniak
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro al. Piasta 1
Retpoŝto de estraro burmistrz@zlotow.pl
Poŝtkodo de estraro 77-400
Telefono de estraro 67 263-26-40
Fakso de estraro 67 265-00-25
Poŝto de estraro urzad@zlotow.pl
Ĝemelaj urboj Eggesin (Germanio),
Rathenow (Germanio),
Gifhorn (Germanio),
Goole (Unuiĝinta Reĝlando),
Nieśwież (Belorusio), La Flèche (Francio)
Komunuma retejo http://www.zlotow.pl
vdr

Złotów - jen pole, prononco [ZŬOtuf], germane Flatow, [FLA:to:] - estas urbo en la provinco Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Złotów, kaj estas la distrikta centro. Laŭ la stato de 2021 la urbo havis 18 768 loĝantojn sur areo de 11,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 621 loĝantoj/km².

Ekde la jaro 700 ĉi tie estis slava loĝloko, kaj la urbo ĉiam ĝis 1772 estis regita de polaj regantoj, estinte tre proksima al la limo al la proksimaj germanlingvaj regnoj, unuavice ekde 1157 al la margraflando Brandenburgio (ekzemple la urbo Ratzebuhr, ekde 1945 Okonek, en la sama distrikto, ĝis la fino de la dua mondmilito ĉiam estis germana limurbeto). Pro la proksimeco al la limo la loĝantaro jam antaŭ 1772 estis parte pol-, parte germanlingva. En 1772 kadre de la unua dispartigo de Pollando-Litovio la urbo konkeriĝis kaj anektiĝis per la reĝlando Prusio, kiel la resto de Prusio en 1871 iĝis parto de la Germana Regno, kaj la loĝantaro restis du-kultura, kvankam pro translokiĝo ene de Prusio kaj la Germana Regno la germanlingvanoj plimultiĝis. En 1945 la urbo kiel la tuta orienta parto de Germanio transdoniĝis al la tiam fondita komunisma Popola Respubliko Pollando, la germanlingvaj lokuloj forpeliĝis ĝis plej malfrue aŭtuno 1946, kaj de tiam la urbo kaj regiono estas unuece unuetna laŭ loĝantaro.

Internacia kunlaboro

[redakti | redakti fonton]

Famuloj ligitaj kun la urbo

[redakti | redakti fonton]
  • Karl Friedrich Schinkel (kiu interalie arkitekte gvidis la konstruon de la luterana kirko de la urbo, sed li neniam konstante vivis tie)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Włodzimierz Łęcki, Maluśkiewicz Piotr, Wałkowski Jacek, Wałcz, Złotów i okolice (Wałcz, Złotów kaj ĉirkaŭaĵoj), Poznań 1973.
  • Śmigielski Antoni, Złotów, Poznań 1995.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]