Saltu al enhavo

Zacarias Moussaoui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zacarias Moussaoui
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1968 (1968-05-30) (56-jaraĝa)
en Saint-Jean-de-Luz
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Londona Sud-Borda Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Aicha el-Wafi Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zacarias MOUSSAOUI (araba: زكريا موسوي) (naskita la 30-an de majo 1968) estas franca civitano de maroka deveno, kiu konfesis partoprenon en komploto de la usonaj atakoj je 11-a de septembro 2001. Li estis arestita de la usona Federacia Oficejo de Enketado je 16-a de aŭgusto 2001 ĉe pilot-lernejo en Eagan, Minesoto.

Je 3-a de majo, 2006, ĵurio kondamnis lin por vivdaŭro en prizono sen ebleco de libero. Lia peko estis, ke li sciis pri la teroratakoj, sed ne informis pri ili post sia aresto kelkajn semajnojn antaŭ la teroratakoj. Li devas vivi ĝismorte en 2,5x4m-a ĉelo, kun dekcentimetra fenestro, en prizono Supermax en Koloradio.