Zakato Bahaa
Aspekto
Zakát ( arabe : زكاة, "Purigado") estas deviga almozo religia kaj unu el la "Kvin Pilieroj" de Islamo. Bahá'u'lláh validis tiun koncepton en sia "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) [1] verkita en 1873, kiu estas ĉarta dokumento de la Bahaa Kredo.
Bahá'u'lláh deklaris, ke la bahaa leĝo de la Zakát konformiĝas al tio revelaciita en la Korano [2] . Ĉar la korana teksto ne precizigas kiel pagi ĝin, Bahá'u'lláh decidis, ke la detalojn devas estonte klarigi la Universala Domo de Justeco [3]. La "Gardanto de la Afero de Dio" Shoghi Effendi indikis, ke ĝis tiam la bahaanoj regule kontribuu laŭ siaj ebloj kaj rimedoj al la bahaaj fondusoj [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0. Interrete legebla en la lingvoj angla, franca kaj araba.
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |