Saltu al enhavo

Zalacaín el aventurero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zalacaín el aventurero
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pío Baroja
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1909
vdr

Zalacaín el aventurero [zalakaIN elabentuREro] (Zalacaín la aventurema) estas romano de la hispana verkisto Pío Baroja. La unua eldono aperis en 1908 kaj ĝi estis adaptita al kine, jam en 1928 kaj en 1955 fare de la reĝisoro Juan de Orduña. Ĝi apartenas al tetralogio «Tierra vasca» (Eŭska tero), en kiu estas ankaŭ La casa de Aitzgorri (1900), El mayorazgo de Labraz (1903) kaj La leyenda de Jaun de Alzate (1922).

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko rakontas el infanaĝo aventurojn kaj malfacilaĵojn de eŭska junulo, nome Martín Zalacaín, naskiĝinta en imagita vilaĝo Urbía aŭ Urbide, edukita de maljuna parenco, Tellagorri, cinikulo de la drinkejo de Arkale. Lia fratino, Ignacia aŭ «la Iñasi», estas pretendita de la riĉa sinjoreto Carlos de Ohando, lia malamiko kaj frato de Catalina de Ohando, kiun Zalacaín amas. Por eviti, ke Carlos trompu sian fratinon Ignacia, Martín edzinigas ŝin al sia amiko, nome Bautista Urbide, helpanto de la loka panbakisto. La geedzoj translokiĝas al Zaro, en francia Eŭskio, sed poste Bautista akompanos Martín Zalacaín en pluraj agadoj dum la komenco de la Tria Karlisma Milito.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zalacaín el aventurero en la hispana Vikipedio.