Zaozhuang-a Universitato
Zaozhuang-a Universitato | ||
---|---|---|
![]() La internacia Esperanto-Muzeo
| ||
altlernejo lernejo ![]() | ||
moto | 兼爱、尚贤、博物、戴行 Jianai, Ŝanĝian, Naturhistorio, Dai Xing | |
Informoj | ||
fondodato | 1971 | |
Situo | ||
Geografia situo | 34° 49′ 4″ N, 117° 15′ 39″ O (mapo)34.817715117.260926Koordinatoj: 34° 49′ 4″ N, 117° 15′ 39″ O (mapo) | |
lando | Ĉinio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Zaozhuang-a Universitato aŭ Zaozhuanga Universitato en la sudo de la provinco Ŝandongo de Ĉinio kaj estas unika universitato kun kvarjara studado en urbo Zaozhuang. La universitato fondiĝis en 2004 sub la promeso de Ĉina Registaro surbaze de Zaozhuanga Normala kolegio, kiu fondiĝis en 1984.
La universitato okupas 1083 muojn da tero (72,2 hektaroj) kun konstruaĵoj de 300 000 kvadrataj metroj. 1,08 milionoj da libroj en la biblioteko servas al pli da 988 geoficistoj, geinstruistoj kaj gestudentoj, en la 14 fakultatoj kaj Internacia Instituto.
Nun la universitato funkciigas 34 bakalaŭrajn fakojn kaj 35 kolegiajn fakojn rilate al ĉina lingvo, fremdaj lingvoj, ekonomiko, fiziko, ĥemio, belarto, sportoscienco, turismo, komputiko, historio, muziko, elektronika komunikado, scienco de vivo, matematiko kaj aliaj. La universitato nove fondis Internacian Instituton, kies celo estas akceli internacian kunlaboron kaj interŝanĝon. Ankaŭ Esperanto estas parto de laboro de la instituto.
En Zaozhuanga Universitato estas kelkaj Esploraj Institutoj pri Mozio, Karbo-ĥemio, Lunan-kulturo, Transformiĝo kaj disvolviĝo de Urboj (urboplanado), reformado kaj disvolviĝo de Lunan-kamparo, antikva kulturo de Ĉinio kaj studado.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Zaozhuang-a Universitato funkcias Esperanto-lecionoj kaj Esperanto-Asocio por studentoj.
Ekde 2018 eblas studi Esperanton dum kvarjara studado por atingi la gradon de bakalaŭro.
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang ([1]; filmeto sur Jutubo / YouTube) en la universitato, gvidata de s-ro Sun Ming-xiao, delegito de UEA en Zaozhuang, establita en 2012. Eblas virtuale viziti la muzeon[2].
Tutmonda Centro pri Informo kaj Kulturo de Esperanto ĉe Zaozhuang-a Universitato inaŭguriĝis en 2024.[3]
Estraro de la universitato
[redakti | redakti fonton]- Prof. d-ro habil. Cao Shengqiang
Prezidanto (rektoro) de la Zaozhuanga Universitato ([4])
- Prof. d-ro habil. Xie Nong
Fak-Estro de la Oficejo por la eksterlandaj kontaktoj pere de Esperanto; esperantoxie@126.com
- S-ro LinYong
Direktoro de la Oficejo de la Zaozhuanga Universitato
- S-ro Liang Yukun
Fak-Estro de la Internacia Oficejo de la Zaozhuanga Universitato
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=AD_9suU8oWE
- ↑ Virtuala vizito de la Esperanto-muzeo Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivo Wayback Machine en Zaozhuang
- ↑ Nuba. 2025. "La Inaŭgura ceremonio de Tutmonda Centro pri Informo kaj Kulturo de Esperanto okazis en Zaozhuang-a Universitato". Esperanto 1398(2): 33.
- ↑ http://esperanto.china.org.cn/2013-11/18/content_30636052.htm