Zboriv (ukraineЗборів) estas malgranda ukrainia urbeto kun proksimume 7500 loĝantoj situanta en Galicio, sudoriente de Lvivo apud rivero Stripa. La unuaj historiaj mencioj devenas el la jaro 1166.
La urbo enskribiĝis en ĉeĥoslovakan historionper tio, ke dum la unua mondmilito, en ties ĉirkaŭaĵo taĉmento de ĉeĥoslovakaj legioj, batalanta en la rusia batalfronto, sukcese trarompis aŭstrian-hungaran batalfrontan linion - la t.n batalo ĉe Zboriv.