Zebulun
Aspekto
Zebulun | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Genezo 30 Genezo 35 Genezo 46 |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Jakobo |
Patrino | Lea |
Gefratoj | Dina • Jozef • Levi • Jehuda • Benjamen • Naftali • Simeono • Ruben • Dan • Gad • Aŝer • Isaĥar |
Edzo/Edzino | Merushah |
Infanoj | Sered • Elon • Jahleel |
Zebulun estas vira persona nomo. Kutime la nomo aludas al Zebulun (hebree זְבוּלוּן, ankaŭ latinliterigata Zabulon), la deka filo de la patriarko Jakobo, kies nasko fare de ties unus edzino Lea dokumentiĝis en la versoj 30:19-20[1] de la libro Genezo, parto de la juda Torao kaj de la kristana Malnova Testamento. Zebulun iĝis la prapatro de unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon.