Zemar
Aspekto
Zemar | ||
---|---|---|
![]() | ||
antikva urbo [+] | ||
Koordinatoj | 34° 42′ 29″ N, 35° 59′ 10″ O (mapo)34.70805635.986111Koordinatoj: 34° 42′ 29″ N, 35° 59′ 10″ O (mapo) | |
![]() |
||
Zemar | ||
Zemar (Biblia hebrelingve: צֻמֻר, Tzumur; Egiptlingve: Smr; Akadlingve: Sumuru; Asirilingve: Simirra) estis fenicia urbo en kio estas nun Sirio. Zemar estis grava komerca centro.
Zemar (kiel "Sumura" aŭ "Sumur") aperas en la Amarna-leteroj; Ahribta estis nomita kiel ĝia reganto. La urbo estis sub la gardo de Rib-Hadda, reĝo de Byblos, sed ribelis kontraŭ li kaj aliĝis la vastigantan reĝlandon de Amurru de Abdi-Ashirta. Por-egiptaj frakcioj eble denove kaptis la urbon, sed la filo de Abdi-Ashirta, Aziru, rekaptis Zemaron.
En 1957, ĝi estis ligita de Maurice Dunand kaj N. Salisby al la arkeologia sitio de Tell Kazel.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zemar en la angla Vikipedio.