Saltu al enhavo

Ziff Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziff Davis
negoco • entrepreno • eldonejo vd
Dum 1927 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Fondintoj William Bernard Ziff, Sr. vd
Sidejo Nov-Jorko
Agokampo programaro
Posedataj kompanioj IGN • TechTV • PC Magazine • Computer Gaming World • TeamXbox • Expert Gamer • Creative Computing • AskMen • ExtremeTech • GameNOW • geek.com • LogicBuy • Speedtest.net vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ziff Davis, Inc. estas usona firmao rilate al cifereca amaskomunikilaro kaj interreto. Fondita en 1927 fare de William Bernard Ziff Sr. kaj Bernard George Davis, la kompanio hodiaŭ ĉefe posedas plurajn teknologio- kaj sano-orientitajn retejojn, retbutikojn kaj diversajn varmarkojn rilate al videoludado kaj distro.[1][2][3]

Post la morto de Bill Ziff en 1953,[4] William B. Ziff Jr., lia filo, revenis el Germanio por gvidi la kompanion. En 1958, Bernard Davis vendis sian parton de Ziff Davis al Ziff Jr. por fondi Davis Publications, Inc.;[5] Ziff Davis daŭrigis la uzon de la familia nomo Davis kiel Ziff-Davis.[6]

Dum la plej granda parto de la historio de Ziff Davis, ĝi estis eldonisto de hobiaj magazinoj, ofte dediĉitaj al multekostaj, reklamtaŭgaj teknikaj hobioj kiel aŭtomobilo, fotografio kaj elektroniko. Ekde 1980, Ziff Davis ĉefe eldonis komputil-rilatajn magazinojn kaj rilatajn retejojn, starigante Ziff Davis kiel gravan interretan kompanion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mullin, Benjamin, "Ziff Davis Is Returning to Public Markets With a Mandate to Make Deals", Wall Street Journal, August 17, 2021.
  2. Schultz, Ray, "Reveling In M&A: How Ziff Davis Chooses Companies To Buy", MediaPost, September 20, 2022.
  3. Alleven, Monia, "Dish's Stephen Bye leaves for connectivity post at Ziff Davis", Fierce Wireless, January 10, 2023.
  4. de la Merced, Michael J., "William B. Ziff Jr., 76, Builder of Magazine Empire Dies", New York Times, September 12, 2006.
  5. "Bernard G. Davis, Publisher, Dead. Head of Magazine Concern ... Over Wide Field", The New York Times, August 29, 1972.
  6. Softbank to Acquire Ziff-Davis Publishing. Los Angeles Times (November 10, 1995). Arkivita el la originalo je July 16, 2022. Alirita July 27, 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]