Saltu al enhavo

Zoltán Bánhidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bánhidi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1918 (1918-03-25)
en Rákospalota (iama urbo)
Morto 6-an de oktobro 2005 (2005-10-06) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1941) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Bánhidi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bánhidi Zoltán estis hungara lingvisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Bernovics [bernoviĉ] ĝis 1936.

Zoltán Bánhidi[1] naskiĝis la  25-an de marto 1918 (nun 1918-03-25) en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 6-an de oktobro 2005 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bánhidi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1936, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1941. Li instruis en gimnazio de Csurgó inter 1942-1949, dum li estis soldato, eĉ vundita kaj militkaptito (1943-1946). Inter 1949-1952 li estis plej ofte inspektoro en Kecskemét, poste li revenis al la universitato, kie li estis asistanto (1952–1964), lektoro (1964–1972) kaj docento (1972–1978). Intertempe li kandidatiĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia signifa temo estas la sporta lingvo. Lia edzino naskis filinon en 1953. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A magyar nyelv összetett igealakjai. (ankaŭ disertaĵo, 1941)
  • A helyesírás története. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1953)
  • Lehrbuch der ungarischen Sprache. (kunaŭtoro, 1958, 8-a eldono: 1975)
  • Az orvosi nyelv. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1962–1963)
  • Learn Hungarian. (kunaŭtoro, 1965, 8-a eldono: 1990)
  • A magyar sportnyelv jelene és története. (disertaĵo, 1968)
  • Magyar mondattan angol összevetésben. (disertaĵo, 1976)
  • A kontrasztív módszer alkalmazása a nyelvoktatásban, 1971. (1989)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.