Saltu al enhavo

Zoltán Bacskay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bacskay
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1905 (1905-08-21)
en Nyíregyháza
Morto 24-an de decembro 1984 (1984-12-24) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 60-4-334. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1926–1930)
Universitato Eötvös Loránd (–1931) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Bacskay [baĉkai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bacskay Zoltán, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Zoltán Bacskay[1][2] naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1905 (nun 1905-08-21) en Nyíregyháza, li mortis la 24-an de decembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bacskay studis en instituto de ekonomia fakultato de Reĝa Universitato Péter Pázmány inter 1926–1930, tamen li akiris pedagogian diplomon en la Universitato Péter Pázmány en 1931. Post 3 jaroj en la fakultato li doktoriĝis. Jam inter 1930–1936 li estis asistanto en Teknikuniversitato palatino József, dum inter 1932–1939 li instruis en komerca mezlernejo kaj inter 1936–1939 ankaŭ en alia simila mezlernejo. Li instruis en altlernejo en tiam hungara urbo Kassa (1939–1944), poste en Komerca Altlernejo (1945–1949), Teknikuniversitato palatino József (1946–1950) kaj Komerca Altlernejo (1950–1953). Li havis postenon en akademia instituto inter 1953–1957, poste 2 jarojn li estis lernejestro, docento en Agrikultura Akademio (1957–1963), profesoro de Agrikultura Altlernejo (1963–1970), katedrestro de Agrikultura Universitato (1970–1973), samtempe en Agrikultura Universitato (1969–1979). Li instruis ekonomiajn kaj matematikajn sciojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Adalékok az elhalasztott járadékértékek kamatlábfeladatához. Egy. doktori értek. is. (ankaŭ disertaĵo, 1933)
  • Kamatos folyószámlák. (1941)
  • Kereskedelmi számtan. 1–3. (lernolibro, 1943 4-a eldono: 1949)
  • Matematika a közgazdasági technikumok számára 1–4. (kunaŭtoro, lernolibro, 1952 13-a eldono: 1964)
  • Közelítő számítások. (1955)
  • Matematikai zsebkönyv közgazdászok számára. (kunaŭtoro, 1957)
  • A monetáris devizaforgalmi kapcsolatok mérlegének matematikai modellje. (kunaŭtoro., 1966)
  • Matematika. 1–2. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1974–1982)
  • Pénzügyi számítások. (1985)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]