Zoltán Bors
Zoltán Bors | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1927 en Petőháza |
Morto | januaro de 2004 en Szombathely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kontisto ekonomikisto |
Zoltán Bors [borŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bors Zoltán, estis hungara librotenisto, ekonomikisto, partilaboristo.
Zoltán Bors[1] naskiĝis la 22-an de marto 1927 en Petőháza, li mortis en januaro de 2004 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Bors maturiĝis en mezlernejo en Sopron, ekde 1946 li estis statistikisto en sukerproduktejo en sia naskiĝvilaĝo. Ekde 1951 li estis librotenisto, ekde 1957 ĉeflibrotenisto, inter 1964-1974 li gvidis la tutan sukerproduktejon. Tiun impetan karieron helpis aliĝo al la komunistoj en 1948. Intertempe li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1965, post 4 jaroj li doktoriĝis. Li estis partilaboristo ekde 1974 ĝis fino de la socialismo (1990) en Vas (Hungario). En la 1980-aj jaroj li kampanjis por savi la kastelojn en Vas. Li edziĝis en 1953, post 2 jaroj filo naskiĝis. Li ricevis premiojn en 1994 kaj 2004 (la lastan jam postmorte).
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Vas megye építőipara. (1978)
- Vas megyei falvak és városok. (1986)
- Vas megye településszerkezetéről. (1988)
- Tények az osztrák–magyar határterületi együttműködésről. (1990)