Zoltán Borsos
Aspekto
Zoltán Borsos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1924 en Duka |
Morto | 16-an de oktobro 2009 (84-jaraĝa) en Szombathely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Reĝo Sankta Stefano |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero |
Zoltán Borsos [borŝoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borsos Zoltán estis hungara inĝeniero pri arbaroj.
Zoltán Borsos[1][2] naskiĝis la 22-an de novembro 1924 en Duka, li mortis la 16-an de oktobro 2009 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Borsos maturiĝis en kalvinana gimnazio en Pápa en 1944, poste li akiris diplomon en Hungara Agroscienca Universitato en 1949. Paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn en Ŝtata Arbara Bieno de Vas (Hungario) ĝis la pensiuliĝo en 1985. Intertempe li doktoriĝis en 1964 en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato. En Egyházashetye li establis memorparkon dediĉitan al Dániel Berzsenyi. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1965-1995.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Gyertyános tölgygazdálkodás, különös tekintettel a természetes felújításra. (1953)
- A szálaló gazdálkodás lehetőségei tölgyeseinkben. (1958)
- A vágásérettség vizsgálata tölgyesekben. (1967)
- A vasi erdők a közjólét szolgálatában. (1975)
- Az erdőt szolgáljuk. (rememoroj, 1987)
- Óriásfenyőket a költőóriásnak! Az egyházashetyei Berzsenyi-emlékpark. (2009)