Zoltán Csemniczky
Aspekto
Zoltán Csemniczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Zoltán Csemniczky [ĉemnicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csemniczky Zoltán estas hungara skulptisto.

Zoltán Csemniczky [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Csemniczky frekventis baz- kaj mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1976. Post siaj studoj li instruis du jarojn en bazlernejo en Balassagyarmat, poste li havis postenon en kulturdomo de la sama urbo. Inter 1988-1991 li ricevis stipendion. Inter 2007 kaj 2016 li estis gvidanto de la kulturdomo. En 2008 li akiris plian diplomon en sindikata akademio. Li ricevis premiojn inter 1986-2007.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Salgótarján (1984, 2001)
- Balassagyarmat (1986, 1993, 2005)
- Budapeŝto (1989, 1998, 2003)
- Parizo (1990)
- Prago (1994)
- Miskolc (2001)
- Eger (2006)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szeged (1972, 1997, 2001)
- Salgótarján (1979 – 1987, 1998, 2006)
- Budapeŝto (1986 – 1991, 2001, 2007)
- Ankaro (1988)
- Balassagyarmat (1980-)
- Szécsény (1994-)
- Arthalo Budapeŝto (1997, 2001)
- Pécs (2006)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- busto pri Lajos Kossuth, (Karácsond, vidu la bildon!)
- Guardiano dell'anima Belgirate
- Corpus Liptovské Sliače
- monumento pri la miljaro (Püspökhatvan, vidu la bildon!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio